*distil/i UV *distili serĉi 'distili' [distil.0i] (tr) [distil.0i.KEM] Purigi substancon vaporigante per varmo ĝiajn vaporiĝemajn erojn kaj poste refluecigante la vaporojn per malvarmo: distili brandon; ŝi kolektis herbojn kaj florojn, […] ŝia patro povas ilin uzi por trinkaĵoj kaj gutoj, kiujn li povosciis distili [1]; super ardantaj karboj kaj en varmega vaporo estis preparataj rimarkindaj aĵoj, oni kuiris en vitraj glasoj, oni kirlis kaj distilis, en pistujoj oni pistis spicojn [2]; solvu en distilita akvo [3]; Pulkvo do estas la alkohola trinkaĵo nek distilita nek filtrita, de malklara, duonblanka aspekto [4]. 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Du fratoj3. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, el la vivo kaj sciencoj, kronika katara konjunktivito, (el la libro de profesoro E. Fuchs)4. Fidel Figueroa: Nepre ĝia nomo estas Meksiko, Monato, 2000/10, p. 14 angle: distill beloruse: дыстыляваць, пераганяць (рэчыва) bulgare: дестилирам ĉeĥe: destilovat, překapat, překapávat ĉine: 餾 [liú], 酾 [shī] france: distiller (soumettre à distillation) germane: destillieren, brennen ~ita akvo: destilliertes Wasser. hispane: destilar japane: 蒸留する [じょうりゅうする] nederlande: distilleren perse: تقطیر کردن ~ita akvo: آب مقطر. pole: destylować portugale: destilar ruse: дистиллировать, перегонять slovake: destilovať ukraine: дистилювати, переганяти distiladoserĉi 'distilado' [distil.0ado] [distil.0ado.KEM] Purigo per distila vaporigo kaj refluecigo: produkti alkoholon per distilado; distilita akvo […] ja estas pura, sed per la distilado oni forigis el ĝi ankaŭ la salojn, necesajn por la vivo VaK . angle: distillation beloruse: дыстыляцыя, перагонка bulgare: дестилация ĉeĥe: destilace, překapování, překapávání ĉine: 蒸餾 [zhēngliù] france: distillation germane: Destillation, Brennen hebree: זיקוק hispane: destilación japane: 蒸留 [じょうりゅう] nederlande: distillatie perse: تقطیر pole: destylacja ruse: дистилляция, перегонка slovake: destilácia ukraine: дистиляція, перегонка distilejoserĉi 'distilejo' [distil.0ejo] [distil.0ejo.KEM] Loko, en kiu oni ordinare distilas, ekzemple por produkti alkoholajn trinkaĵojn el grenoj aŭ fruktoj: la registaro permesis al distilejoj nepagon de imposto, kio daŭris ĝis la enlanda milito [5]; ekde la 17a jarcento bierfarejoj kaj distilejoj fondiĝis en „Liberaj urboj“ […], kie oni ne devis pagi akcizojn [6]; Tullamore, kie antaŭe estis distilejo de la fama viskio Tullamore Dew [7]. 5. Ono T.: raportas pri „moonshine“..., soc.culture.esperanto, 1998-02-236. Lode van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, 2001/01, p. 187. Albisturo Kvinke: Tenebro, Monato, 2006/04, p. 25 angle: distillery beloruse: дыстылярня, перагонны завод, нафтаперапрацоўчы завод bulgare: дестилационна инсталация, спиртна фабрика ĉeĥe: destilační oddělení továrny, palírna ĉine: 酿酒厂 [niàngjiǔchǎng] france: distillerie germane: Brennerei, Destillerie hebree: מַזקֵקָה japane: 蒸留酒製造所 [じょうりゅうさけせいぞうしょ] nederlande: distilleerderij, stokerij perse: کارخانهٔ تقطیر، کارخانهٔ عرقسازی ruse: перегонный завод, установка для перегонки slovake: pálenica ukraine: нафтопереробний завод distililoserĉi 'distililo' [distil.0ilo] [distil.0ilo.KEM] Aparato por distili: Luko […] estas kontraŭleĝa viskifabrikanto en la usona ŝtato Kentucky kaj impostisto […] venis por detrui la distililon [8]. 8. Donald BROADRIBB: Utilaj por distraj klubkunvenoj, Monato, 2002/05, p. 30 angle: still (distilling equipment) beloruse: дыстылятар, перагонная ўстаноўка ĉeĥe: destilační přístroj ĉine: 蒸餾裝置 [zhēngliùzhuāngzhì] france: alambic germane: Destillationsapparat hebree: זַקָק japane: 蒸留器 [じょうりゅうき] nederlande: distilleertoestel perse: انبیق، دستگاه تقطیر pole: destylator ruse: перегонный куб, дистиллятор slovake: destilačný prístroj ukraine: дистилятор administraj notoj