2diabet/o JED diabetoserĉi 'diabeto' [diabet.0o] Malsano karakterizata per manko de insulino kaj sekve neasimilado kaj perurina ellasado de sukero: ili nutras sin precipe per fiŝoj, porkaĵoj, fazeoloj kaj dolĉaĵoj, tiom estas ilia konsumo de la laste menciita, ke granda proporcio suferas de diabeto [1]; „rapidvoraĵoj” enhavantaj tro da sukero, salo kaj kemiaĵoj […] kondukas al dikiĝo, eventuale al diabeto, blindeco kaj malpli longa vivo [2]; la malsano diabeto trafis pli kaj pli da homoj, parte pro malbona dieto, tro da sukero kaj graso, kaj parte pro nesufiĉa ekzercado [3]; juglandoj […] iumaniere eĉ preventas diabeton [4]. 1. Monato, Albisturo Kvinke: Mallonga historio de la evonima milito2. Monato, Garvan Makaj: Batila batalo3. Monato, D. E. Rogers: Kun la legomoj kreskas amikeco4. Monato, Paulo Sérgio Viana: Juglando (kaj aliaj nuksoj): survoje al longviveco angle: diabetes beloruse: дыябэт bulgare: диабет ĉeĥe: diabetes, úplavice ĉine: 糖尿病 [tángniàobìng] france: diabète germane: Zuckerkrankheit, Zucker, Diabetes, Diabetes mellitus hebree: סוכרת hispane: diabetes hungare: cukorbetegség, diabetesz indonezie: diabetes japane: 糖尿病 [とうにょうびょう] katalune: diabetis nederlande: diabetes, suikerziekte pole: cukrzyca portugale: diabetes, diabete rumane: diabet ruse: диабет slovake: cukrovka svede: diabetes ukraine: діабет, цукрова хвороба administraj notoj