desper/a PGl desperaserĉi 'despera' [desper.0a] 1.[desper.0a.senespera] Senespera: Egeono tamen trovos solvon al sia despera situacio [1]; despera kanto [2]; eble la plej despera kaj eleganta esperanta poezio, de poeto, proklaminta epikuran ĝojon kaj fininta la vivon stoike, laŭ la propra decido [3]; leviĝis kriado kaj insultado, despera ĝemado, sed ĉio ĉi helpis neniel [4]. 2.[desper.0a.senbrida] Perdinta ĉian esperon kaj tial senbrida, ekscitegiĝinta, preta fari ĉion ajn spite al la danĝeroj kaj konsekvencoj: Levio iĝis despera kaj furioza [5]; la romano „Desperaj rimedoj“. 1. Humphrey Tonkin: Shakespeare tutmonda2. Walter Klag: Recenzo pri Dudek poemoj amaj kaj unu despera kanto, Monato, 1999/09 p. 243. Volo al la vivo, esperanto.net4. Rasch: Ribelo (rakontotraduko)5. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 26a angle: 2. desperate beloruse: адчайны, безнадзейны, роспачны ĉeĥe: zoufalý ĉine: 1. 絕 [jué], 意志消沉 [yìzhìxiāochén], 愁容 [chóuróng] 2. 浮 [fú] france: désespéré germane: 1. hoffnungslost, ausweglos, niedergeschlagen, desperat 2. haltlos hebree: נוֹאָשׁ pole: 2. desperacky ruse: 2. отчаянный slovake: beznádejný, dešperátny, zúfalý desperuloserĉi 'desperulo' [desper.0ulo] [desper.0ulo.senbrida] Persono, kiu pro despero pretas uzi ajnan ekstreman kaj senskrupulan rimedon por elturniĝi aŭ atingi sian celon: oni ne devas esti partiano de banditoj kaj de idiotoj aŭ de fanatikaj desperuloj bomboĵetantaj por povi batali por la homaro [6]. 6. Hans-Georg Kaiser: Letero pri Heine. angle: desperado beloruse: адчайнік, рызыкант ĉeĥe: desperát france: desperado, hors-la-loi germane: Haltloser ruse: отчаянный человек, головорез, сорвиголова slovake: desperát administraj notoj