
-
Inflamo
de la haŭto:
Margarida suferis pro terura vulva seborea dermatito,
kiun ŝi ne kuracis por ne alarmi la gemastrojn
[1];
salakvaj lagoj [kun] sane favoraj efikoj […] ekzemple cele
al la mildigo de la haŭtaj malsanoj atopia dermito aŭ psoriazo
[2].
ekzemo
Rim.:
La internacia nomo estas „Dermatitis“, la frua esperantigo kiel „dermito“
en PVEF kaj PV eventuale estas vortarista invento,
intertempe PIV preferas la internacian formon „dermatito“, sed derivitan el retroderivita
radiko „dermat/“, kun signifo "haŭto". Ial oni evitas apliki la 15-an regulon de la Fundamento rekte.
[Wolfram Diestel]
Rim.:
Laŭ la trovitaj fontoj la terminon "Ekzem" (t.e. „ekzemo“ oficialigita per OA1)
oni komprenas jen kiel sinonimon jen kiel iom pli malvastan subnocion.
[Wolfram Diestel]