dermatolog/o PIV1 dermatologoserĉi 'dermatologo' [dermat.0o] [dermat.0o.MED] Kuracisto, kies fako estas dermatologio; haŭtkuracisto: E. Goldberger estis rumania hungara dermatologo [1]; ŝi konsultas tutan teamon da specialistoj: oftalmologo por la okuloj, dermatologo por la haŭto, enterologo por la intestoj, psikiatro por la menso kaj ginekologo por mi-ne-scias-kio [2]. dermatologiisto, haŭtkuracistoRim. 1: Dermatologo kaj dermatologiisto (kiu ne troviĝas en PIV) estas sinonimoj. Sed, pro la longeco de tiu lasta vorto, kaj pro la malagrabla duobla „i“, dermatologo normale estas preferinda. [3]. Rim. 2: Kelkaj esperantistoj uzas ankaŭ la sinonimon haŭtkuracisto [4]. Tiu termino estas pli esperanta sed probable malpli internacia. Kvankam ĝi ne troviĝas en PIV, ĝi tamen estas laŭsence tute oportuna. 1. Vikipedio: Ede Goldberger2. Monato, Albisturo Kvinke: Analoj de Bailenambeann, 20083. PMEG: 39.1.12. Neoficiala sufikso I4. Vikipedio: Haŭtmedicino angle: dermatologist beloruse: дэрматоляг bulgare: дерматолог ĉeĥe: dermatolog, kožní lékař ĉine: 皮肤科医师 [pífūkēyīshī] france: dermatologue germane: Dermatologe, Hautarzt hebree: דֶרמָטוֹלוֹג hispane: dermatólogo hungare: dermatológus, bőrgyógyász japane: 皮膚科医 [ひふかい], 皮膚病学者 [ひふ・びょうがく・しゃ] katalune: dermatòleg nederlande: dermatoloog, huidarts pole: dermatolog portugale: dermatologista ruse: дерматолог, кожник slovake: dermatológ, kožný lekár ukraine: дерматолог administraj notoj