deploj/i PIV1 deplojiserĉi 'deploji' [deploj.0i] (tr) 1.[deploj.0i.MIL] Loki, dismeti batalontojn prete por ekago: kun sia tuta deplojita plotono [1] Napoleono poste deplojis la armeon orienten por elimini la minacon de Aŭstrio kaj Rusio [2]; la armeo kaj miliciaj fortoj deplojis masive – kun tankoj, peza artilerio, […] [3]. 2.[deploj.0i.TEK] (pri aparato aŭ programaro) Meti en la lokon por plenumi la intencitan funkcion; instali: en 1989 Atlantis deplojis du planetajn sondojn [4]. disponigi, provizi, starigi1. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, dua parto, ĉapitro 11a, p. 454a2. Grande Armée3. La strategio de Pakistano ĉe turnopunkto, Le Monde diplomatique' en Esperanto4. Kosmopramo Atlantis - Vikipedio beloruse: разгортваць (войска) ĉeĥe: seřadit do pochodového tvaru ĉine: 2. 配置 [pèizhì], 置 [zhì], 装置 [zhuāngzhì] france: déployer (mil.) germane: aufstellen 2. deployen, installieren hispane: desplegar (mil.) itale: dispiegare (mil.), spiegare (mil.), distendere (mil.) katalune: desplegar pole: rozlokowywać (np. wojska) portugale: desdobrar (mil.) ruse: разворачивать (военное подразделение) slovake: zoradiť do pochodového tvaru ukraine: розгортати administraj notoj