3demonstraci/o PVEF , demonstr/o PIV1 demonstracio, demonstroserĉi 'demonstracio' serĉi 'o' [demons1.0o] 1.[demons1.0o.elpruvo] Perfekta elpruvo; elmeto kaj klarigo per specimenoj aŭ provoj: li ekvidis bele freŝajn rozojn, […] homoj ĉiam deziras pluki kaj meti ilin en la manojn de iuj kiel demonstracio de amo [1]; la romano povas esti […] bona demonstro al la publiko de la viveco de nia lingvo [2]; la ricevo de apudtelevida sonkanalo ne estas tiom komplika afero, [… la] tutan aferon Sarlanda Esperanto-Ligo decembrokomence elmontris en la germana urbo Homburg, memkompreneble, kiel ĉiu bone kaj profesie preparita demonstracio, ankaŭ tiu ĉi belege fiasketis [3]; li desegnis „senliman linion“ ĉirkaŭ la arta altlernejo, la polico finis lian demonstracion, kaj Hundertwasser rezignis pri la docenta posteno [4]; demonstrado estas esenca parto de la vendarto PIV2 . prezentado, pruvo 2.[demons1.0o.dedukto] PIV1 (evitinde) Matematika pruvo: eraro englitis en vian demonstron. 3.[demons1.0o.manifestacio] (evitinde) manifestacio Rim.: La atribuita signifo dumtempe ŝoviĝis de dedukta pruvo (PVEF kaj postaj) al pli ĝenerala pruva elmeto, prezento ekde PIV1. Simile nuntempe la pli mallonga formo ŝajnas esti preferata. [Wolfram Diestel] 1. Monato, Bunmi Osho-Davies: La velka rozo2. Monato, Nikolao Gudskov: Reveno de heroo3. Pejno Simono: Poloj per pelvo , Monato, 1995/04, p. 174. Walter Klag: Friedensreich Hundertwasser 1928 - 2000, Monato, 2000/07, p. 12 angle: 1. demonstration, proof beloruse: паказ, дэманстрацыя, доказ, довад bulgare: 1. демонстрация ĉeĥe: demonstrace (např. síly), názorná ukázka 1. názorný výklad ĉine: 2. 論法 [lùnfǎ], 論點 [lùndiǎn], 义理 [yìlǐ] 3. 示威遊行 [shìwēiyóuxíng], 演示会 [yǎnshìhuì], 游行示威 [yóuxíngshìwēi], 示威游行 [shìwēiyóuxíng] france: 1. démonstration (preuve), preuve (démonstration) germane: 1. Vorführung, Beweis 2. Beweis, Beweisführung 3. Demonstration hebree: תצוגה 1. הצגה hispane: demostración hungare: bizonyítás 1. bizonyítás japane: 論証 [ろんしょう], 示威作戦 [じいさくせん] 1. 論証 [ろんしょう], 証明 [しょうめい], 実演 [じつえん], 実物教育 [じつぶつきょういく] katalune: demostració pole: 1. demonstracja (pokaz), pokaz portugale: demonstração ruse: демонстрация, показ slovake: názorná ukážka 1. názorný výklad ukraine: показ, демонстрація (фільму, дослідів і т.п.), прояв, виявлення, свідчення, доказ, демонстрація протесту demonstracii, demonstri PV serĉi 'demonstracii' serĉi 'i' [demons1.0i] (tr) 1.[demons1.0i.prezenti] Detale kaj klare elmontri, prezenti ion (aparaton, programon, kinofilmon): paroladoj konvenas en societoj, kie estas necese demonstracii siajn ŝaton kaj estimon, por ke estu harmonio [5]; ni devis prepari nin por ekspozicio de niaj laboraĵoj, en kiu ni ilin demonstros kaj vendos [6]; demonstri la funkciadon de motoro, de lavmaŝino PIV2 ; kiam la rusoj invadis Pragon, la rezistantaj ĉeĥoj demonstris sian humursenton ŝercante pri Winnetou, konsiderata kiel la lasta bona ruĝa kamarado [7]; la eminenta scienculo firme demonstras, ke en la egipta kronologio troas 600 jaroj, pro fuŝaĵo de iu egipta pastro-kronikisto [8]; [eble] mi montrus mian belohinan legitimaĵon, […] sed mi ne tro kuraĝis per ĝi demonstracii [9]; la faktoj demonstras, ke la mondon regas la grandaj potencoj, kiuj […] eĉ ne adekvate informas pri sia agado [10]; li ankaŭ mirinde demonstris tutan ludon unuope [11]. 2.[demons1.0i.MAT] PV Matematike pruvi: demonstru, ke la produto de du diagonalaj matricoj ne dependas de la ordo de ties faktoroj; (evitinde) la eŭklida postulato ne estas demonstrebla. Rim.: La senco demonstri2 ŝajnas jam eksmoda kaj malnecesa (precipe ĉar ĝi malbone akordas kun la pli viva senco demonstri1); ankaŭ en matematiko tute sufiĉas pruvi3. [Sergio Pokrovskij] 5. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Kuniĝo6. Berta Lenard: Ne eblasMonato7. Hamza Baksić: La fino de la mondo komenciĝas en Sarajevo, Monato, 1993/10, p. 88. Manuel Halvelik: Kaj la suno haltis ..., Monato, 1993/11, p. 239. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sesa Ĉapitro10. Maritza Gutiérrez: Aŭdiĝas komuna voĉo, Monato, 1993/12, p. 1011. V. Hordijenko: Ludoj ĉe Skota Studrondo 2003, La Ondo de Esperanto, 2003:12 (110) angle: 2. show, prove ~ebla: provable. beloruse: паказваць, дэманстраваць, даказваць, даводзіць ĉeĥe: demonstrovat - vysvětlit a dokázat ĉine: 2. 証明 [zhèngmíng], 試製 [shìzhì], 紅鯡魚 [hóngfèiyú], 證明 [kāishì] france: démontrer, établir (démontrer) ~ebla: démontrable, prouvable. germane: 1. darlegen, nachweisen, aufzeigen, ausführen, vorführen 2. beweisen ~ebla: beweisbar. hebree: להציג hispane: demostrar hungare: igazol, bizonyít, bebizonyít ~ebla: bizonyítható. japane: 論証する [ろんしょうする], 証明する [しょうめいする], 実演する [じつえんする], 実地で教える [じっちでおしえる] katalune: demostrar 1. exposar, presentar pole: 1. demonstrować 2. dowodzić ~ebla: możliwy do udowodnienia. portugale: demonstrar ruse: 1. демонстрировать 2. доказать, показать ~ebla: доказуемый. slovake: znázorniť ukraine: демонструвати, виявляти, показувати administraj notoj