*demon/o UV *demono serĉi 'demono' [demon.0o] 1.[demon.0o.diablo] Malbona spirito, fatala supernatura forto: en la kristana mitologio la demonoj estas kaj la ribelintaj anĝeloj, kaj la paganaj eksdioj, precipe la egiptaj, kun bestaj kapoj, aŭ kaprokruraj, kiel la greka Pajno; ili oferdonis siajn filojn kaj filinojn al demonoj [1]; homo, loĝata de demono [2]! [ni] en via nomo elpelis demonojn [3]; falis, falis Babel la granda, kaj fariĝis loĝejo de demonoj, kaj malliberejo de ĉia malpura spirito [4]; puŝite de interna demono, ŝi forgesis sian decidon [5]; kutimo, la demono, pereigas [6]; li komencis forpeli la demonon per la preĝoj de l’ fratoj [7]. dajmono 2.[demon.0o.homo] (figure) Homo, havanta tre malican karakteron: demono vomita de l’ Infero, la duko de Blasano, kiu eliras el sia tombo [8]; ili komencis rigardi unu la alian, kiel du demonoj [9]; inter fremdaj ŝi estas edzino – anĝelo, kun la edzo ŝi estas demono kruela PrV . 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 106:372. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIV3. La Nova Testamento, Mateo 7:224. La Nova Testamento, Apokalipso 18:25. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria6. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto7. Internacia krestomatio, Tri Musketeroj8. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deksepa9. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XLIX angle: demon beloruse: дэман, бес bulgare: демон ĉeĥe: běs, démon, zloduch, ďas ĉine: 邪灵 [xiélíng], 极恶的人 [jíèderén], 兇煞 [xiōngshà], 妖魔 [yāomó], 鬼魅 [guǐmèi], 邪神 [xiéshén], 凶恶的化身 [xiōngèdehuàshēn], 恶魔 [èmó], 妖怪 [yāoguài] france: démon (furie), furie 1. démon (esprit malin), esprit malin germane: Dämon hebree: שֵׁד hispane: demonio hungare: démon japane: 魔神 [まじん], 悪霊 [あくりょう], 悪鬼 [あっき], , 悪魔 [あくま], 悪鬼のような人 [あくおにのようなじん] katalune: dimoni, diable nederlande: demon norvege: demon perse: اهریمن، دیو pole: 1. demon portugale: demônio ruse: демон, бес slovake: démon tibete: བདུད་ ukraine: демон, злий дух, диявол, біс demona serĉi 'demona' [demon.0a] Influata de, konforma al demono: vi do ne vidis ŝian demonan rideton [10]? juna belulino kun la demona malbona spirito [11]; ŝi suspektis la demonan artifikon de sia filo [12]; demona ideo trairis lian spiriton [13]. insida, malica, sardona 10. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo12. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvara13. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Naŭa beloruse: дэманічны, д’ябальскі germane: dämonisch administraj notoj