Aldoni tradukojn al ReVo:

1dekolt/i

dekolti

serĉi 'dekolti'
[dekolt.0i]
(tr)
TEKS(veston) Tajli ĝin tiel, ke la nuko, gorĝo, dorso aŭ ŝultroj ne estu kovritaj de ĝi: dekolti robon.
Rim.: PIV1 distingas plian sencon, por kiu la objekto estas virino. Ŝajnas, ke tiu senco estas ebla nur en pasiva formo kaj ni resendis ĝin al la derivaĵo „dekoltita“.
angle:
expose neck and shoulders, cut low
beloruse:
дэкальтаваць
ĉeĥe:
dekoltovat
france:
décolleter
hebree:
לחשוף
hungare:
kivág (ruhát), dekoltál
japane:
くる, 肩をあらわにする [かたをあらわにする]
katalune:
escotar, espitrar
pole:
dekoltować, wydekoltować
portugale:
decotar
ruse:
декольтировать
slovake:
dekoltovať
ukraine:
декольтувати, оголювати шию, плечі

dekoltaĵo

serĉi 'dekoltaĵo'
[dekolt.0ajxo]
TEKS Maniero, laŭ kiu vesto estas dekoltita; korpa parto tiel nudigita: ronda, V-forma, kvadrata dekoltaĵoPIV1 . mia rigardo enprofundiĝis tra la dekoltaĵo ĝis la antaŭkorto de ŝia „forĝejo“ [1].
angle:
cleavage, décolletage
beloruse:
дэкальтэ
ĉine:
領口 [lǐngkǒu]
france:
décolleté
germane:
Halsausschnitt, Ausschnitt (Kleid)
hebree:
מחשוף
hungare:
ruhakivágás, dekoltázs
japane:
デコルテ, 襟ぐり [えりぐり]
katalune:
escot
pole:
dekolt, wycięcie
portugale:
decote
ruse:
декольте, вырез (на платье)
ukraine:
декольте

dekoltita

serĉi 'dekoltita'
[dekolt.0ita]
1.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
TEKS(p.p. vesto) Tiele tajlita: korsaĵo [...] havas forpreneblajn manikojn aŭ neniujn manikojn, ofte dekoltita, portita en Eŭropo de la 16-a jarcento ĝis la 18-a jarcento [2].
2.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
(p.p. persono) Vestita per tia vesto: ŝi estis maldece dekoltita PV .
angle:
décolleté 1. low-cut, bare-necked
beloruse:
дэкальтаваны
germane:
ausgeschnitten (Kleid)
hebree:
חשוף
hungare:
kivágott (ruha), dekoltált
japane:
襟ぐりの大きい [えりぐりのおおきい]
katalune:
escotat
pole:
wydekoltowany
portugale:
decotado
ruse:
декольтированный

administraj notoj

~i: Mankas fontindiko.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.