deflaci/o deflacioserĉi 'deflacio' [deflac.0o] en: a) Malplimultiĝo de la papermona kvanto en la cirkulado. b) Altiĝo de aĉetpovo de la mono: sekvontjare ni atendu eĉ deflacion je 0,4 % [1]; ankaŭ en Japanio troveblas tiaj cirkonstancoj, foje eĉ pli malbonaj ol aliloke pro longdaŭra deflacio [2]; la registaro de Abe Ŝinzo, […] por definitive eliri el la deflacio kaj enordigi la financojn, enkondukis aŭdacan ekonomian politikon [3]; la grafikaĵo ĝuste montras, ke la kaŭzo de la deflacio kuŝas en malalta laborpago [4]. malinflacio; inflacio. 1. Monato, last: Kvin jaroj en Eŭropa Unio2. Monato, Isikawa Takasi: Adapti, persisti, akcepti3. Monato, Isikawa Takasi: Abenomiko, aŭdaca defio4. Monato, Isikawa Takasi: Abenomiko, aŭdaca defio angle: deflation beloruse: дэфляцыя ĉeĥe: odnos větrem france: déflation germane: Deflation 1.a Geldverknappung 1.b Aufwertung hebree: דפלציה hispane: deflación hungare: defláció 1.a pénzszűkítés 1.b felértékelődés japane: デフレーション katalune: deflació 1.a escassetat monetària 1.b revaluació perse: تورم منفی pole: deflacja portugale: deflação ruse: дефляция slovake: deflácia odnos vetrom ukraine: дефляція administraj notoj pri ~o : Mi ne komprenis, ĉu la antonimo koncernas ambaŭ subsencojn. La redakto de "inflacio" ne sugestas tion. Sama demando pri la termino "malinflacio", cetere ne ekzistanta sub "inflacio". [MB]