cunam/o, tsunam/o cunamo, tsunamoserĉi 'cunamo' serĉi 'o' [cunam.0o] [cunam.0o.MAR] Maraj ondegoj, ĝis 50 m altaj, precipe tiuj estiĝantaj sekve de marfunda sismo, erupcio aŭ ŝovo de la tektonaj platoj, kaj kaŭzantaj grandajn detruojn en apudbordaj regionoj: la katastrofan cunamon de la 26a de decembro 2004 kun minimume 170 000 mortintoj kaj milionoj da alimaniere trafitaj homoj en aro da landoj ĉirkaŭ Hinda Oceano sekvis ondego da helpemo [1]; la katastrofa cunamo kaŭzis tragedian damaĝon en la pacifika marbordo [2]; tsunamo[n] kaŭzis la submara tertremo pro la eksplodo de la kratero [3]. Rim.: La formo „tsunamo“ estas evitinda en Esperanto. Rim.: Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri (mara) ondego. 1. Monato, Stefan Maul: Ondego da helpemo2. Monato, Gotoo Hitosi: Frustriĝo de marĝena suferanto3. Evgeni Georgiev: Vulkanoj, Monato, 2001/02, p. 22 angle: tsunami beloruse: цунамі ĉeĥe: cunami, tsunami, tunami ĉine: 海啸 [hǎixiào] france: tsunami germane: Tsunami, Monsterwelle hebree: צןנמי, נחזול מים hungare: szökőár itale: maremoto japane: 津波 [つなみ] nederlande: tsunami, vloedgolf perse: آبلرزه، غریاله، سونامی pole: tsunami ruse: цунами slovake: cunami, tsunami ukraine: цунамі administraj notoj