*cigar/o *cigaro serĉi 'cigaro' [cigar.0o] Longforma kunvolvaĵo el sekigitaj tabakfolioj por fumi: plaĉas al mi la blueta fumo de l' cigaro, kiun vi fumas [1]; forĵetinte la pecon da cigaro, kiun li estis teninta inter la fingroj, li ekrigardis min [2]; Petro [...] donis al li kun la skatoleto nigran cigaron [3]. cigaredo 1. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia2. L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia3. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 3a, p. 16a angle: cigar beloruse: цыгара bretone: segalenn (da vutunat) ĉeĥe: doutník ĉine: 雪茄 [xuějiā], 雪茄烟 [xuějiāyān] france: cigare germane: Zigarre greke: πούρο hebree: סִיגָר hispane: cigarro puro hungare: szivar itale: sigaro japane: 葉巻 [はまき] katalune: cigar nederlande: sigaar pole: cygaro portugale: charuto rumane: trabuc ruse: сигара slovake: cigara ukraine: сиґара *cigarejo serĉi 'cigarejo' [cigar.0ejo] Butiko, en kiu oni vendas cigarojn: Magazeno, en kiu oni vendas cigarojn, aŭ ĉambro, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarejo [4]. 4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40 beloruse: цыгарная крама japane: 葉巻工場 [はまきこうじょう], 葉巻売店 [はまきばいてん] pole: kiosk, trafika *cigaringo serĉi 'cigaringo' [cigar.0ingo] Tubeto, en kiun oni metas cigaron por fumi: tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni ĝin fumas, estas cigaringo [5]; ni estis en speco de butiko, kie […] tabakujoj, cigaringoj, tabako, cigaroj kaj cetere estis aĉeteblaj [6]. 5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 406. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto angle: cigar holder beloruse: муштук bretone: doug-segalenn ĉeĥe: špička na doutníky ĉine: 烟嘴儿 [yānzuǐér] france: fume-cigare germane: Zigarrenhalter hebree: פומית לסיגר hispane: boquilla hungare: szipka itale: bocchino japane: 葉巻パイプ [はまきぱいぷ] katalune: broquet nederlande: sigarenhouder, sigarenpijpje pole: cygarniczka portugale: piteira ruse: мундштук slovake: špička na cigary ukraine: мундштук *cigarujo serĉi 'cigarujo' [cigar.0ujo] Skatoleto, en kiu oni konservas aŭ portas cigarojn: skatoleto aŭ alia objekto, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarujo [7]. 7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40 angle: cigar box beloruse: партсігар bretone: boest segalenn ĉeĥe: pouzdro na doutníky ĉine: 雪茄盒 [xuějiāhé] france: porte-cigare germane: Zigarrenkiste greke: τσιγαροθήκη hebree: קופסת סיגריות hispane: purera hungare: szivardoboz itale: portasigari japane: 葉巻入れ [はまきはいれ] katalune: cigarrera, portacigars nederlande: sigarenkist pole: pudełko cygar portugale: cigarreira ruse: портсигар slovake: puzdro na cigary ukraine: сиґарниця administraj notoj pri ~ingo : Kontroli la tradukojn nl: mi kunfandis tiun de sub "ing" kaj tiun de sub "cigar". [MB] ~ejo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro. ~ujo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.