Speciale: budao Sidarto Gotamo,
la fondinto de budaismo (6-5 jarcentoj a.K.):
tiam la mondo estos en simila ... stato kaosa,
kiel Hindio, kiam vivis Budao
[4];
Budanasko estas festo celebranta la
revenon de la naskotago de Gotamo la Budao;
la ora kaj arĝenta koloroj estas uzataj
ĉefe
por roloj de senmortuloj, Budao kaj monstroj
[5];
kelkaj ostoj de Budao troviĝas en la templo
[6].
Rim.:
Do, tiusence „Budao“ estas titolo, aŭ
rango, iom simile al „Kristo“, kiu en la vulgara
uzo aperas kvazaŭ nomo propra. Tamen malsimile ol en
kristanismo, budao en budaismo ne estas unika. Tial,
simile al „la Profeto“ en islamo, oni devus diri
„la Budao“.