brum/o PIV1 brumoserĉi 'brumo' [brum.0o] Maldensa nebulo, t.e. nebuleto, tra kiu oni povas vidi je distanco inter 1 ĝis 4 km: posttagmeze denove brumiĝis, kaj delikata nebulo sternis sin sur la maro [1]; ultraviola lumglobo ie scintilanta el la pluva brumo [2]. Rim.: Laŭ BL: Prefere diru maldensa nebulo, nebuleto. 1. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 482. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, Poetoj Kaj Homoj angle: mist beloruse: смуга, імга france: brume germane: Dunst administraj notoj