*bors/o PV *borso serĉi 'borso' [bors.0o] 1.[bors.0o.komercejo] Kunvenejo de komercistoj, makleristoj, kasistoj kaj aliaj personoj, kiuj komercas valorpaperojn aŭ diversajn varojn: ŝi loĝis tie malantaŭ la borso [1]; en la plej eleganta konstruaĵo „Artus-Hof“ troviĝas la borso Metrop ; komercistoj kaj profesiuloj ofte uzis tiun placon kiel renkontejon, kvazaŭ borson [2]; milionula kvartalo, kie estroj de borso kaj industrio havis siajn maŭzoleojn kun kupraj pordoj, granitaj bariloj kaj marmoraj benkoj [3]; Fradeko […] vizitis tagmeze en Borso la aliajn financistojn [4]. bazaro, foiro, komercejo, merkato 2.[bors.0o.merkato] La spekulaciaj operacioj kaj la reguloj laŭ kiuj oni komercas per ili, t.e. merkato por valorpaperoj: la borso estas firma, malvigla; [ili] plaŭdas per la manoj, kiam ilia konkuranto iras bankrote de la borso [5]; la financmerkatoj spite al entuziasmo […] restis retenemaj, trankvilaj, preskaŭ ignoraj, la borsoj reagis treege modere [6]; la usona borso rekreskas [7]. 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo2. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XIV3. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, ÅGE4. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Naŭa5. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua6. MAUL Stefan: Defio aŭ devio de politiko, Monato, 2000/10, p. 67. Marc Vanden Bempt: Eŭropa Unio: Eŭro unujara, Monato, 2000/03, p. 9 angle: stock market, money market, stock exchange beloruse: біржа bulgare: борса ĉeĥe: burza ĉine: 股市 [gǔshì], 交易所 [jiāoyìsuǒ], 證券交易 [zhèngquànjiāoyì], 外匯買賣 [wàihuìmǎimài], 股票交易 [gǔpiàojiāoyì] france: bourse (commerce, finance) germane: Börse 1. Handelsbörse 2. Wertpapiermarkt hebree: ברוקר בבורסה hispane: bolsa de valores hungare: tőzsde, börze japane: 株式取引所 [かぶしきとりひきじょ], 証券取引所 [しょうけんとりひきじょ], 株式取引 [かぶしきとりひき] nederlande: beurs pole: 1. giełda, rynek spekulacyjny 2. giełda, operacje giełdowe, operacje maklerskie, sesja giełdowa portugale: bolsa (de valores) ruse: биржа slovake: burza ukraine: біржа borsejoserĉi 'borsejo' [bors.0ejo] [bors.0ejo.EKON] La loko, en kiu borso2, funkcias resp. estas oficiale registrita; borso1: la reĝino Viktorino malfermis la novan borsejon la 28-an de oktobro 1844 [8]; tiu palaco estis pli granda ol la tiama borsejo en Amsterdamo [9]. 8. Vikipedio: Reĝa Borso de Londono, 2011-02-079. Renée Triolle: 500 ĉefverkoj en Monako, Monato, 2006/02, p. 14 angle: stock exchange, bourse (place) beloruse: біржа (будынак) ĉeĥe: burza ĉine: 證券交易所 [zhèngquànjiāoyìsuǒ] france: bourse (lieu, bâtiment) germane: Börsenplatz, Handelsplatz (Börse) nederlande: beursgebouw slovake: burza administraj notoj