bori/o borio (Bh) serĉi 'borio' [bori.0o] Ĥemia elemento kun atomnumero 107, atompezo 262,1229, nomita laŭ la dana fizikisto Niels Bohr; transuranio, kies ĉiuj izotopoj estas radioaktivaj: transirmetaloj estas: […] ruterfordio, dubnio, seborgio, borio, hasio […] [1]; Niels Bohr […] borio, la kemia elemento, nomiĝas tiel en lia honoro [2]. Rim.: IUPAC en 1997 jaro findecidis pri la nomo borio, antaŭe estis uzata provizore la nomo unnilseptio (science Unnilseptium). 1. Vikipedio, Transirmetalo2. Vikipedio, Niels Bohr beloruse: борый bulgare: борий ĉeĥe: bór france: bohrium germane: Bohrium hungare: bohrium indonezie: bohrium latinece: Bohrium nederlande: bohrium perse: بوریم pole: bohr ruse: борий slovake: bórium, bórium svede: bohrium ukraine: борій administraj notoj