bojar/o PIV1 bojaroserĉi 'bojaro' [bojar.0o] [bojar.0o.POL] Supera rango aristokrata, tuj sub la rango de reganta princo aŭ caro, en la negrekaj ortodoksaj landoj orienteŭropaj (Bulgarujo, Rusujo, Litvo, Serbujo, Rumanio k.a.): Boris eniris kaj bojaroj noblaj / Kun patriarko ... [1]; Apud tablo ŝi sidas impone. / Ŝin priservas nobeloj, bojaroj, / Ŝin regalas per vino transmara [2]; kie estas amata bojarino, trezoro de mia koro? [3]. 1. Puŝkin, tr. V. Devjatnin: Boris Godunov, 18952. A. Puŝkin, trad. S. Rublov: La fabelo pri fiŝo kaj pri fiŝisto, [2008]3. A.K. Tolstoj, tr. M. Ŝidlovskaja: Princo Serebrjanij, 1912. — Ĉap. 17ª. angle: boyar beloruse: баярын баярыня. ĉeĥe: bojar france: boyard hebree: בויאר hungare: bojár pole: bojar bojar ruse: боярин боярыня. ukraine: боярин administraj notoj