*bo- I. bo-serĉi 'bo-' [bo.0] en: Prefikso montranta la proedziĝan parencecon: bofrato (frato de la edzo rilate al lia edzino, aŭ frato de la edzino rilate al ŝia edzo); boparenciĝi kun la reĝo [1]. Rim.: Ĉe kombino de bo- kaj ge- la Fundamento metas la prefikson bo- ekstere (unue): bogepatroj [2]; bogefratoj [3]. Tiu ordo estas ĝenerale preferata en Esperanto — kaj de la bonaj aŭtoroj, kaj de la publiko; ĝin preskribas PIV1 (en la artikolo bo). Tamen PIV2, malgraŭ la uzado kaj la Fundamento, ial preferas la inversan ordon. 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 18:232. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §39.3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §36. angle: -in-law france: beau-, belle- germane: Schwieger- hispane: político (denota parentesco por matrimonio) ide: bo- japane: 義理の [ぎりの] katalune: polític (adj., dit dels parents sobrevinguts per matrimoni) nederlande: schoon- (aangetrouwde familie) norvege: sviger- pole: przedrostek powinowactwa przez małżeństwo rumane: prefix de afinitate prin căsătorie volapuke: lü- II. Samsignifa vortero uzata memstare: boaserĉi 'boa' [bo.0a] en: (malofte) Boparenca; apartenanta al la sama familio pro geedziĝo: la gvidaj albanaj komunistoj, kiuj havis inter si parencajn kaj boajn rilatojn [4]; vi ne kredu, ke mi volas profiti de mia boeco kun vi ViV ; pli preciza nomo por tiu lasta estus bobofrato, ĉar la parenceco estas duoble boa LAE ; la boajn rilatojn estigas la geedzecoj [5]. 4. Donald Rogers: Prago 1968 kaj ĝia antaŭhistorio, p. 1065. Balázs Szemök: Esprimo de Malproksima Parencaro per la Prefiksoj pra- kaj bo-, Scienca Revuo Vol. 45 (1994)(2)- 165, p. 33 administraj notoj