*blond/a UV *blonda serĉi 'blonda' [blond.0a] 1.[blond.0a.hararo] (pri hararo) Havanta flavan koloron mezan inter ora kaj helbruna, kiel la haroj de iuj nordaj popoloj: blonda infano [1]; akvo fluis el liaj longaj blondaj haroj [2]; bela knabino kun blondaj bukloj [3]; ore blondaj lipharoj IK ; li havis blondan ondumitan hararon [4]. 2.[blond.0a.biero] (figure) (pri kelkaj aĵoj) Helflava: ĝi estas la lasta modo... ― Valencienoj, Alensonoj, Brugoj, Imitaĵoj, Blondaĵoj, Iluzioj... Marta ; la blondaj bieroj de alta fermentado [5]. 1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, la forgesita pipo, rakonto de A. Edelmann, tradukis I. Kaminski2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malbonkonduta knabo3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Avineto4. Spomenka Ŝtimec: Morto en Melburna tramo, Monato, jaro 1997a, numero 8a, p. 24a5. Lode Van De Velde: Bierlando Belgio, Monato, jaro 2001a, numero 1a, p. 18a angle: blond arabe: 1. شقراء beloruse: бялявы bretone: 1. melen (blev) bulgare: русокос ĉeĥe: plavovlasý, světlovlasý ĉine: 1. 金发 [jīnfǎ], 金黃色 [jīnhuángsè], 金黃 [jīnhuáng] eŭske: 1. horail finne: 1. vaaleaverinen france: blond galege: 1. louro germane: blond hebree: בְּלוֹנדִינִית hispane: rubio hungare: 1. szőke ide: blonda indonezie: blonde irlande: 1. foltbhuí islande: 1. ljóshærður itale: 1. biondo japane: ブロンドの [ぶろんどの] katalune: 1. ros mankse: 1. fynn nederlande: blond norvege: 1. blond pole: 1. blond, płowy, jasnowłosy 2. jasny (o piwie), płowy (wyblakły) portugale: 1. louro rumane: blond ruse: 1. белокурый, светлорусый, светловолосый 2. светлый slovake: blond, svetlovlasý ukraine: 1. білявий blonduloserĉi 'blondulo' [blond.0ulo] Blondhara homo: juna blondulo kun melankolia senmova vizaĝo IKr ; ĉu li estas blondulo aŭ brunulo [6]? 6. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 3a, sceno 2a angle: blond beloruse: бялявы (наз.), бляндын bretone: melegan ĉeĥe: blondýn france: blond (personne blonde) germane: Blondine ide: blondo nederlande: blonde (blond persoon) pole: blondyn {m} ruse: блондин slovake: blondín ukraine: блондин blondulinoserĉi 'blondulino' [blond.0ulino] Inseksa blondulo: blondulino, freŝa kaj rozkolora kiel printempo IK ; dekkvinjara knabineto, maldika, anemia blondulino IK ; la edzino ferias, dum vi pasigas la tempon kun blondulino [7]. 7. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, la fluidumo de la ĉiovido angle: blonde beloruse: бялявая (наз.), бляндынка, бялянка bretone: meleganez bulgare: блондинка ĉeĥe: blondýna, plavovláska france: blonde (femme blonde) germane: Blondine hebree: בְּלוֹנדִינִית ide: blondino japane: ブロンド女 [ブロンドおんな] nederlande: blondine pole: blondynka {f}, blondynka {f} (pot., wulg.) ruse: блондинка slovake: blondínka ukraine: блондинка, білявка administraj notoj