- [bizanci.0o.HIS]
Malfrua Romio
kun la ĉefurbo en la eksa Bizanco,
en la jaroj 330 – 1453:
post kvardekmonata aktivado en la Grandmoravia Regno
... Konstanteno kaj Metodio volis reveni en
Bizancion, de kie ilin elsendis la imperiestro Miĥaelo la
Tria
[1].
Rim. 1:
La anakronisma maniero nomi
Konstantinopolon
(kiu post la ĉefurbiĝo ricevis krome la oficialan nomon
Nov-Romo) per la eksa nomo „Bizanco“ aperis en
la 14a jarcento en la Okcidenta Eŭropo kun insulta intenco.
Nun oni uzas ĝin neŭtrale, ne plu konsciante tiun intencon.
Rim. 2:
Oni ankaŭ uzas la terminon „Orienta Imperio“; ankaŭ
tio estas anakronisma, ĉar laŭ la romianoj la Imperio estas
unikaĵo; imperiestroj povis esti multaj, Imperio povis esti
nur unu. Tamen reale kaj historie ja temis pri apartaj ŝtatoj.
1.
S. Košecký: La grandmoravia tradicio daŭre viva, Esperantisto Slovaka, 1985:04, p. 3a