beret/o PVEF beretoserĉi 'bereto' [beret.0o] [beret.0o.TEKS] Ĉapo felta, lana, velura ks, plata, ronda aŭ angula sen larĝa rando aŭ ŝirmilo; foje nomata ankaŭ vaska ĉapo: mi iros al la proksima foiro, por aĉeti al mi jakon, bereton kaj paron da ŝuoj [1]; en Minsko, apud la ŝtuparo staris limgardistino en jupeto kaj bereto [2]; en Francio, oni diras ke tuŝi la bulkvaston de marista bereto alportas bonŝancon [3]. bereto de aŭstria polico PD [4] 1. Carlo Collodi, trad. [J. Horváth]: La aventuroj de Pinokjo, [2003?]2. Unuaj impresoj pri Minsko3. Gejaj rakontoj en Esperanto: Marista bulkvasto4. Aŭstria Registaro, BMI / http://www.sbg.ac.at/ver/links/bgbl/2004b529.pdf: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Bundespolizei_barett_weinrot.jpg beloruse: бэрэт ĉeĥe: baret, pracovní baret, čepice rádiovka ĉine: 貝雷帽 [bèiléimào] germane: Barett hebree: כומתה pole: beret slovake: baretka, rádiovka administraj notoj ~o: Mankas verkindiko en fonto.