10bengal/o 10bengalo serĉi 'bengalo' [bengal1.0o] Ano de popolo originante en la regiono ĉe la nuna barata-bangladeŝa limo kaj parolanta la bengalan lingvon: aŭtobiografio de la Bengalo Lakshmiswar Sinha [1]. Rim.: Oni vidas en la literaturo ankaŭ Bengalo en la signifo de Bengallando. 1. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto germane: Bengale 10bengala serĉi 'bengala' [bengal1.0a] Rilata al bengaloj, ilia devenlando, ilia lingvo kaj kulturo: belega bengala fajro [2]; en 1963 estis fondita Bengala Esperanto-Instituto [3]; ni povas nun traduki inter 64 malsamaj lingvoj, inklude de multaj kun malgranda Interreta ĉeesto, kiel la bengala, la eŭska, la svahila [4]. 2. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto3. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto4. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Teknologio germane: bengalisch 10Bengallando serĉi 'Bengallando' [bengal1.0lando] Devenlando de bengaloj, nun parte gubernio de Bangladeŝo kaj parte gubernio en la orienta parto de la hinda respubliko. Bengalo germane: Bengalen 10Okcidenta Bengallando serĉi 'Okcidenta Bengallando' [bengal1.Okcidenta_0lando] Gubernio en la orienta parto de Barato. Okcidenta Bengalo germane: Westbengalen administraj notoj B~lando : Mankas dua fontindiko. B~lando : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro. Okcidenta B~lando : Mankas dua fontindiko. Okcidenta B~lando : Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.