beat/a beataserĉi 'beata' [beat.0a] 1.[beat.0a.felicxa] Tre feliĉa1: ho, kiom pli feliĉaj estas la frenezuloj, kiom beataj VaK ; ĝis la alto de ĉi tiu beata sento – li diris, – povas leviĝi nur la vivanta kaj varma patriota koro VaK ; [li] direktis al ili beatan rideton, kiun ili ne meritis ChV ; sur lia zorgosulka vizaĝo en tiu momento hastis tia beata rideto, kvazaŭ […] li ricevos post paso de kvar semajnoj heredaĵon kvinmilfrankan MortulŜip ; mi plonĝis en la kaptilon kiel beata idioto KrM . ebria2, ekstazo 2.[beat.0a.KAT] Solene proklamita de la Eklezio kiel preskaŭsanktulo: la papo deklaris Johanon 23an beata [1]. [ŝi] fanfarone defias Diojn opiniante sin beata Rsp ; se oni ne nur prenas la posedaĵojn de la civitanoj sed ankaŭ ŝtelas kaj sklavigas la civitanojn mem, nu, anstataŭ esti tiel kondamnita oni estas aklamata kiel beata, benita Rsp . beni, sankta 1. Gerrit Berveling: Pri la dokumento „Dominus Iesus“ de Vatikano, Monato, jaro 2000a, numero 11a, p. 18a angle: beatified ĉeĥe: blažený, přešťastný ĉine: 2. 幸福地 [xìngfúde] france: 1. béat 2. bienheureux (adj.) germane: selig hebree: מבורך, מאושר hispane: 1. beato hungare: 1. üdvözült (boldog) 2. boldog itale: 1. beato (agg.) 2. beato (beatificato), beatificato japane: 至福の [しふくの], 福者の列に加えられた [ふくしゃのれつにくわえられた] katalune: beat (adj.) 1. benaurat 2. beatificat pole: 1. błogi 2. błogosławiony ruse: 1. блаженный, счастливый, безмятежный 2. блаженный slovake: blahoslavený, blažený ukraine: блаженний, щасливий, безтурботний beatigoserĉi 'beatigo' [beat.0igo] Validigo kaj proklamo de ies beateco: proceso de beatigo ĉe Vatikano [2]. li denuncas la beatigon de Karlo la 1a, la aŭstra imperiestro, pro la fakto, ke lia armeo uzis venengason kontraŭ la italoj [3]; mi ekscitiĝas nek pri la beatigo de Johano Paŭlo la 2a nek pri la edziĝo de princo Vilhelmo [4]. 2. Augusto Casquero: 2002 ― Internacia jaro de Antoni Gaudí, Monato, jaro 2002a, numero 6a, p. 18a3. Monato, Lode Dores: Sanktuloj, 20054. Monato, Paul Gubbins: Pri papoj kaj princoj, 2011 angle: beatification ĉeĥe: beatifikace, blahořečení france: béatification germane: Seligsprechung, Beatifikation itale: beatificazione japane: 列福 [れっぷく] katalune: beatificació pole: beatyfikacja ruse: беатификация slovake: beatifikácia beatuloserĉi 'beatulo' [beat.0ulo] [beat.0ulo.KAT] Agnoskita preskaŭsanktulo: fraton Olallo oni agnoskas beatulo pro la mirakla resanigo de la infano Daniela Cabrera Ramos, suferinta pri kancero kaj renaj problemoj [5]. 5. Monato, Alberto García Fumero: Frato José Olallo Valdés beata, 2009 angle: beatus france: bienheureux (subst.) germane: Seliger itale: beato (sost.) japane: 福者 [ふくしゃ] katalune: beat (subst.) pole: błogosławiony ruse: блаженный ukraine: блаженний (у знач. ім.) administraj notoj ~ulo: Mankas dua fontindiko.