*bask/o UV *basko serĉi 'basko' [bask.0o] 1.[bask.0o.vestoparto] Pendanta parto de, plejofte trunka, vesto, a)[bask.0o.refaldebla] refaldebla: jen homo portis sanktigitan viandon en la basko de sia vesto [1]; [tegmenta herbo,] per kiu ne plenigas rikoltanto sian manon nek garbiganto sian baskon [2]; Lemuel ree kuŝiĝis kaj tiris la baskojn de sia kapovesto sur la vizaĝon [3]; b)[bask.0o.ornamcela] aŭ nur ornamcela: baskojn de l' frako vivige agitis vento petola tra vintra pejzaĝ' [4]; mi vidis la Sinjoron, sidantan sur alta kaj levita trono, kaj Liaj baskoj plenigis la templon [5]. 2.[bask.0o.FIG] (figure) Tia parto de vesto, konsiderata kiel ŝirmilo por valora posedaĵo, aŭ simbolanta la povon de ĝia portanto: ili venigos viajn filojn en la baskoj, kaj viajn filinojn ili portos sur la ŝultroj [6]; malbenita estu, kiu kuŝas kun la edzino de sia patro, ĉar li malkovris la baskon de sia patro [7]; ĉio, pri kio antaŭe vi ne kuraĝis eĉ revi, dum vi vivis sub basko de la drinkulo edzo [8]; (frazaĵo) vivi sub ies basko; la friponoj tie sub la basko (kaŝe) pretigas jam petoskribojn [9]; (frazaĵo) fari ion sub la basko; en tiu tempo forte kaptos dek homoj el ĉialingvaj nacioj la baskon de Judo (humile petos permeson lin sekvi), kaj diros: „Ni iros kun vi, ĉar ni aŭdis, ke Dio estas kun vi“ [10]; (frazaĵo) tiri ies baskon. sino 2 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ĥagaj 2:122. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 129:73. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 64. R. Schwartz: La Stranga Butiko, Tro homa sorto de iu neĝhomo5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 6:16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 49:227. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 27:208. A. Kruzs: Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, La lingvo de okuloj, leciono 15a9. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, 1:410. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Zeĥarja 8:23 angle: coattails, train (of a dress or robe) beloruse: крысо bretone: pastell (dilhad) ĉeĥe: vlečka, šos france: basque (d'une veste), pan (d'un vêtement), rabat (d'un vêtement), giron (pan d'un vêtement, sein) vivi sub ies ~o: : vivre dans l'ombre de qn, être accroché aux basques de qn. fari ion sub la ~o: : faire qc sous le manteau. germane: 1. Schoß (am Kleid), Rockschoß, Zipfel hebree: שובל, דש מעיל hispane: 1.a faldón, vuelo 1.b cola hungare: ruhaszárny, hajtóka, kabátszárny vivi sub ies ~o: : vki árnyékában él, vki szoknyájába kapaszkodik. fari ion sub la ~o: : vmi leple alatt tesz. japane: すそ, たれ pole: 1. poła (np. marynarki), tren (sukni) portugale: aba (de casaca, de fraque), fralda (de camisa), calda (de vestimenta) ruse: пола (одежды) slovake: krídlo kabáta ukraine: пола, поділ administraj notoj