- [barmicv.0o.JUD]
Judisma ceremonio soleniganta la plenkreskiĝon
de knabo, kiam li kapabliĝas por legado de la
Torao kaj por aliaj religiaj agoj:
la barmicvo […] postulis tamen nur ridindan parkeron
[1].
Rim.:
Alia literumo: bar-micvo (NePiv):
„kial subite fari festenon?“ mi diras, „ĉu ĝi estas bar-micvo aŭ fianĉiĝo?“
[2];
sian bar-micvan sabaton, knabo ĉantas porcion de la Biblio
[3].
Rim.:
מצוה [mitcva] nomiĝas la religiaj ordonoj en la juda religio, pri kies plenumo junulo
respondecas post la barmicva ceremonio. La laŭlitera nomo por junulinoj estus בַּת מִצְוָה [bat-micva],
t.e. „filino de la ordono“.