arke/o Z arkeoserĉi 'arkeo' [arke.0o] La ŝipo konstruita de Noaĥo por savi el la diluvo sian familion kaj ĉiujn specojn de bestoj: el ĉiuj vivaĵoj, el ĉiu karno, enkonduku po unu paro el ĉiuj en la arkeon, ke ili restu vivaj kun vi, virbesto kaj virinbesto ili estu [1]; la ŝipo ne estis aĉetita, ĝi staris, kovrita per tabulegoj, ĉe la bordo, kiel arkeo de Noa, kiu neniam iris sur la maron [2]; mi vidis, kiel la rokoj supre en la nordaj landoj kun krakego falas, mi vidis, kiel ili naĝas sur glaciegoj, longe antaŭ ol estas konstruita la arkeo de Noa, mi vidis, kiel ili falas sur la fundon kaj denove leviĝas sur rifo, sur tiu, kiu elstariĝis el la akvo kaj diris: mia nomo estu Zelando [3]. Rim.: Arĥeoj aŭ arkeoj estas ankaŭ unuĉelaj prokariotaj organismoj. 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 6:192. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole angle: (Noah's) ark beloruse: каўчэг ĉeĥe: archa, koráb france: arche (de Noé) germane: Arche, Arche Noah hebree: תיבת נוח hispane: arca (de Noé) hungare: Noé bárkája itale: arca di Noé japane: 箱船 [はこぶね] katalune: arca de Noè nederlande: ark pole: arka ruse: ковчег slovake: archa, archa (Noemova), koráb ukraine: ковчег administraj notoj