aristolokiac/oj aristolokiacoj serĉi 'aristolokiacoj' [aristo3.0oj] Familio de staŭdoj aŭ lignoplantoj sinuantaj el la ordo de piperoparencaj floroplantoj (Aristolochiaceae) kun: folioj alternaj, glatrandaj; floroj duseksaj, stelaj aŭ dulipaj; tepaloj plataj, kunkreskintaj, tubecaj aŭ kloŝaj; 6 ĝis 12 stamenoj kolone kunkreskintaj kun la pistilo; ovolujo malsupra, kun 4 ĝis 6 fakoj; stigmo sesradia: la aristolokiacoj estas arbedoj, moltigaj plantoj aŭ lianoj parencaj al unukotiledonaj plantoj (triparta floro) [1]. aristolokio, azaro 1. Vikipedio, Aristolokiacoj beloruse: кірказонавыя (сям’я) france: aristolochiacées germane: Osterluzeigewächse hungare: farkasalmafélék latinece: Aristolochiaceae ruse: кирказоновые (семейство) svede: piprankeväxter administraj notoj ~oj : Mankas dua fontindiko.