Argus/o Argusoserĉi 'Arguso' [argus.0o] Multokula ĉionvida giganto: [li] havas la cent okulojn de Arguso, por elserĉi makulojn sur sia frato [1]; niaj artifikoj, ruzoj, petoj kaj trompoj ne povis blindigi liajn okulojn de Arguso, kiuj ĉiam estas viglaj, por ke nenio al li restu kaŝita [2]; hontu, Argusmortiginto! tia saĝa dio, kaj vi ne antaŭvidis de la komenco, ke vi nenion ricevos [3]! 1. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua2. Don Miguel de Cervantes Saavedra: Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono (5 ĉapitroj), Ĉapitro LXV3. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XIX angle: Argus beloruse: Аргус france: Argos germane: Argus latine: Argus malnovgreke: Ἄργος pole: Argos ruse: Аргус administraj notoj