aprior/a PV aprioraserĉi 'apriora' [aprior.0a] 1.[aprior.0a.ekstersperta] Antaŭsperta aŭ ekstersperta, kiu antaŭas sperton aŭ estas premiso por akiri sperton aŭ faktojn: laŭ Kantio, la konceptoj pri tempo kaj spaco estas aprioraj. aksiomo, postulato, denaska 2.[aprior.0a.teoria] Bazita sur teorio: Loĵbano estas artefarita lingvo apriora; koncerne la radikojn Zamenhof […] en la unua tempo pensis, ke ili devus esti kiel eble plej mallongaj, do elpensitaj apriore [1]; dum apriore antaŭeksperimente li tion pruvas [la aferoj evoluas alie] [2]. empiriaspekulativa, teoria 3.[aprior.0a.anticipa] (komune) Anticipa, antaŭfakta, bazita sur ĝeneralaj konsideroj, dum faktoj mankas: apriore tio ŝajnas bona solvo; „Esperanto ne povas evolui“ aŭ ke ĝi „devos disfali en dialektojn“ […jen] temas denove pri aprioraj asertoj sen ia ajn kono de la faktoj [3]; mi plej multe ĝuis vojaĝon en landon […] kiu apriore ŝajnis al mi tute seninteresa [4]. 4.[aprior.0a.KOMP] En programlingvo, pri esprimilo kiu kvankam formale apartenas al kategorio de deklarendaj objektoj (proceduro, funkcio, datumtipo, konstanto, variablo), tamen estas disponebla en la fontaj programoj sen deklaro aŭ difino; antaŭdifinita: en Paskalo abs estas apriora funkcio. defaŭlta, implica aposteriora1. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto2. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro V3. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto4. La Ondo de Esperanto, 1999, No 7 (57) angle: 4. predefined, standard, intrinsic beloruse: 1. апрыёрны 2. апрыёрны 3. апрыёрны 4. апрыёрны, перадвызначаны, убудаваны ĉeĥe: apriorní, daný, založený na teorii france: 1. a priori 2. a priori 3. a priori 4. prédéfini germane: 1. a priori, apriorisch, aus dem Denken (gewonnen), aus Vernunftgründen (erschlossen) 2. apriorisch 3. a priori, apriorisch, mutmaßlich, ohne Überprüfung 4. vordefiniert hebree: מראש hispane: 1. a priori 2. a priori 3. a priori 4. predefinido, por defecto, intrínseco hungare: 1. a priori 2. a priori 3. a priori, elméleti, feltételezett 4. előre meghatározott itale: a priori 4. predefinito, default (di default), standard japane: 先天的な [せんてんてきな], 演繹的な [えんえきてきな] pole: predefiniowany, domyślny 1. a priori 2. a priori 3. a priori ruse: 1. априорный 2. априорный 3. априорный 4. предописанный, стандартный, встроенный slovake: apriórny, apriórny ukraine: апріорний, незалежний від досвіду administraj notoj