tradukoj: be bg cs de en es fa fr hu id it nl ru sk tr

Aldoni tradukojn al ReVo:

1apotek/o

apoteko  

serĉi 'apoteko'
[apotek.0o]
en: pharmacy, chemist's shop;
MED
Butiko, kie oni preparas kaj vendas medikamentojn: el la apoteko li saltis rekte en la veturilon, ekfrapis la ĉevalojn kaj forveturis hejmen [1]; tian efikon havis la ŝmiraĵo, sed oni ankaŭ ne povis ricevi ĝin en apoteko [2]; la princo, akompanata de la ĉefa kuracisto, iris en la apotekon, kie unu el la pastroj preparis rimedojn el herboj, mielo, oleo […] [3]; ĉinmedicina apoteko [4]; li aĉetis en apoteko libere vendatan antihistaminaĵon [5]; eksterleĝaj ret-apotekoj vendas malpermesitajn narkotaĵojn per Interreto [6].


tradukoj

anglaj

~o: pharmacy, chemist's shop(brite).

belorusaj

~o: аптэка.

bulgaraj

~o: аптека.

ĉeĥaj

~o: apatyka, apotéka, lékárna.

francaj

~o: pharmacie.

germanaj

~o: Apotheke.

hispanaj

~o: farmacia.

hungaraj

~o: gyógyszertár, patika.

indoneziaj

~o: apotek.

italaj

~o: farmacia.

nederlandaj

~o: apotheek.

persaj

~o: داروخانه.

rusaj

~o: аптека.

slovakaj

~o: lekáreň.

turkaj

~o: eczane.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
4. Monato, Wen Zhihong: Protektu kaj riparu
5. Monato, Roberto Pigro: Dormu bone, vivu bone (per melatonino)
6. Monato, Evgeni Georgiev: Kreskanta Interret-minaco


ℛevo | datumprotekto | apotek.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.23 2019/06/30 07:47:08