Aldoni tradukojn al ReVo:

2antologi/o

antologio

serĉi 'antologio'
[antolo.0o]
1.
[antolo.0o.BELE]
TIP Tekstaro, libro en kiu estas kolektitaj arte valoraj prozaj aŭ poeziaj verkoj aŭ fragmentoj el beletraj verkoj de diversaj aŭtoroj: antologio el sepdek tri poemoj [1]; antologio de elektitaj gaelaj poemoj verkitaj en la tuta 20a jarcento [2]; „Esperanta antologio: poemoj 1887-1981“ [3]. VD:diĝesto, epitomo, krestomatio
2.
[antolo.0o.BELA]
BELA Simila kolekto de verkoj muzikaj, belartaj, kinaj ktp.
1. Carlo Minnaja: Finaj agordoj, Monato, 2003/10, p. 22
2. Garbhan MacAoidh: Ne plu krios la koko, Monato, 2003/10, p. 16
3. Esperanta antologio: poemoj 1887-1981. ― Roterdamo: Universala Esperanto-Asocio, 1984
angle:
anthology
beloruse:
анталёгія
bulgare:
антология
ĉeĥe:
antologie, výbor z liter.
france:
anthologie
germane:
Anthologie
hebree:
אַנתוֹלוֹגִיָה, מבחר יצירות
hispane:
antología
hungare:
antológia
itale:
antologia
japane:
文学選集 [ぶんがくせんしゅう]
katalune:
antologia
nederlande:
bloemlezing, antologie
perse:
گزیده، گلچین
pole:
antologia
rumane:
antologie
ruse:
антология
slovake:
antológia, antológia, literárny výber, zborník
ukraine:
антологія

administraj notoj