1antipod/o JED antipodoserĉi 'antipodo' [antipo.0o] 1.[antipo.0o.homo] (laŭ la antikvaj filozofoj postulantaj terglobon, t.e. Pitagoro, Platono, Cicerono kc), la homoj loĝantaj en la kontraŭa flanko de la terglobo, do kun la piedoj kontraŭe (greke: ἀντί = kontraŭ, πούς = piedo, latinigite antipodes, do kontraŭpieduloj): poste venas cito el Aŭgustinus: „instruo pri antipodoj estas nekonforma al la principoj de la religio, ĉar tio ĉi signifus, ke ekzistas homoj, kiuj ne devenas de Adamo…“ FK ; li malatentas pri vi, kvazaŭ vi sidus ĉe la antipodo Lanti ; tri grupetoj de Esperantotur vizitis samtempe la „antipodojn“ [1]. 2.[antipo.0o.flanko] Loĝregiono de tiuj „kontraŭpieduloj“; figurasence la kompleta kontraŭo de io: la francaj doktrinoj, ĉefe ĝis 1908, estis la antipodoj de tiuj de la novaperinta Budapeŝta Skolo EeP ; antipode, en vintra Aŭstralio, ankaŭ okazis luktoj, la plej belaj kaj grandaj someraj Olimpikaj Ludoj de amatoroj [2]. 1. La Ondo de Esperanto, Sesdek mil kilometroj per Esperanto2. Stefan Maul: Du mil, Monato, 2000/12, p. 25 angle: antipode beloruse: антыпод, дыямэтральна процілеглы пункт bulgare: антипод ĉeĥe: antipod, protinožec, přen. odpůrce france: antipode germane: 1. Antipode 2. Gegenort hebree: אנטיפוד, הצד השני של כדור הארץ hispane: antípoda japane: 対蹠地 [たいせきち] latinece: 1. antipodes nederlande: antipode perse: پادپا ruse: антипод slovake: antipód, protichodec, protinožec, protivník ukraine: антипод antipodaserĉi 'antipoda' [antipo.0a] Kontraŭflanka de la terglobo; figurasence tute kontraŭa: se ni prenos infanon el kiu ajn lando aŭ nacio kaj […] edukados ĝin inter personoj de nacio tute fremda kaj eĉ antipoda por ĝi, ĝi parolados en la lingvo de tiu ĉi nacio tiel same bonege kaj pure, kiel ĉiu natura filo de tiu ĉi nacio EE ; dektrian fojon en iu antipoda Universala Kongreso [3]. 3. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, István Ertl: Tiel la mondo ... angle: antipodal beloruse: антыподны, процілеглы, супрацьлеглы ĉeĥe: antipodický, antipodní, opačný, protichůdný germane: antipodisch, gegenüberstehend, gegensätzlich, konträr japane: 対蹠的な [たいせきてきな], 正反対の [せいはんたいの] perse: متضاد ruse: антиподный, противоположный slovake: antipodický, antipodiálny administraj notoj