anemi/o PVEF anemioserĉi 'anemio' [anemi.0o] [anemi.0o.MED] Manko de hemoglobino (kutime pro tro malmultaj ruĝaj sangoĉeloj) en la sango: dum gravedeco ĉe ŝi okazis anemio, kiun forigi helpis nek tablojdoj, nek injektado de feraj preparaĵoj [1]; la simptomoj [de celiakio] povas multe varii, […] inter la plej kutimaj estas ventrodoloro, lakso, maldikiĝo, anemio, muskolaj kaj ostaj doloroj, psikaj problemoj [2]; en tiun grupon de [prionaj] infektoj oni enigis la infektan anemion de ĉevaloj [3]; revidante ruinigita de l’ anemio la junulinon, kiun, antaŭ unu monato, ŝi lasis brilanta de forto kaj de juneco, la markizino ne povis deteni siajn larmegojn [4]. Rim.: Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri manko de ruĝaj ĉeloj. 1. N. Stepanov: Debato/Vegetarismo – ĉu granda mispaŝo aŭ saĝa konduto?, Monato, 1995:7, p. 18a2. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo3. Monato, Vladimir Lemelev: Nova etapo en biologio kaj medicino, 20064. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deksesa angle: anemia beloruse: анэмія ĉeĥe: chudokrevnost ĉine: 貧血 [pínxiě], 贫血 [pínxiě], 貧血症 [pínxuèzhèng], 贫血症 [pínxuèzhèng] france: anémie germane: Anämie, Blutarmut, Bleichsucht hebree: אֲנֶמִיָה hispane: anemia japane: 貧血 [ひんけつ], 貧血症 [ひんけつしょう] nederlande: anemie pole: anemia rumane: anemie ruse: малокровие, анемия slovake: anémia, málokrvnosť, nedostatok červených krviniek ukraine: анемія, недокрів’я administraj notoj