alofon/o PIV1 alofonoserĉi 'alofono' [alofon.0o] [alofon.0o.FON] Parolsono funkcianta en iu lingvo kiel variaĵo (realigo) de fonemo: la aparteno de alofonoj al fonemoj varias de unu lingvo al alia [1]; en granda parto de Ĉinio silabkomenca „l-“ kaj silabkomenca „n-“ estas alofonoj de unu sama fonemo, kaj estas malfacile por la tieaj ĉinoj distingi inter la du [2]. Rim.: Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri (lingvoson-)variaĵo, alisono. 1. John Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, UEA: 1989.2. Vilhelmo ROWE: La karaktero de la ĉina lingvo kaj la sekvoj por EsperantoMonato angle: allophone beloruse: алафон ĉeĥe: alofon ĉine: 同位异音 [tóngwèiyìyīn], 同位異音 [tóngwèiyìyīn], 同位音 [tóngwèiyīn] france: allophone germane: Allophon pole: alofon rumane: alofon ruse: аллофона slovake: alofon ukraine: алофон alofonaserĉi 'alofona' [alofon.0a] [alofon.0a.FON] Apartenanta al subfonema nivelo, rilata al alofonoj: alofonan transskribon oni kutime apartigis per rektaj krampoj, la foneman oni metas inter du oblikvoj: en Esperanto [e] kaj [ε] estas alofonoj de la fonemo /e/. angle: allophonic beloruse: алафанічны france: allophonique germane: allophonisch pole: alofoniczny rumane: alofonic ruse: аллофонический administraj notoj ~a: Mankas dua fontindiko. ~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.