aliteraci/o PVEF aliteracioserĉi 'aliteracio' [aliter.0o] Efekta ripetado de sama aŭ parenca konsonanto ĉe la komenco de vortoj aŭ de silaboj: ordo bezonas ordonon; lukti firme, forte, fajre; samaj aspiroj kaj esperoj; vibras vok' en vaga vento; ŝajnis al mi plaĉa vortolirlado, rimoj kaj superrimoj foje belaj, trafaj vortludoj, indaj aliteracioj kaj ankaŭ etaj dozoj da poeta intimeco [1]; aliteracio estas uzata kune kun regula ritmo kaj rimo: „tamen restas taŭga vojo de taktiko: / trudi penson en esprimon / taktofirman kaj en rimon…“ [2]. rimo 1. Monato, Antonio Valén: Ĉu Ertl provizore stilekzercas?2. Monato, Luiza Carol: Inter videbleco kaj nevidebleco angle: alliteration beloruse: алітэрацыя france: allitération (de consonnes) germane: Alliteration, Stabreim hispane: aliteración hungare: alliteráció, betűrím japane: 頭韻 [とういん] katalune: al·literació nederlande: alliteratie, stafrijm pole: aliteracja portugale: aliteração rumane: aliterație ruse: аллитерация slovake: aliterácia svede: allitteration administraj notoj