aleut/o
aleuto
serĉi 'aleuto'
[aleut.0o]
- [aleut.0o.ETN]
-
Ano de etno indiĝena de Okcidenta Alasko, Aleutaj
insuloj kaj Komandoraj insuloj en la Beringa Maro:
alia kriza regiono estas la rusaj insuloj de la aleutoj
(t.e. la Komandoraj insuloj, ĉar la
„Aleutaj Insuloj“ apartenas al Usono)
[1];
Pri la rusa pasinteco en Alaska: multaj indiĝenaj homoj (eskimoj
kaj
aleutoj) havas rusajn familinomojn, kaj multaj estas ortodoksaj
kredantoj
[2].
- angle:
- Aleut
- beloruse:
- алеут
- france:
- Aléoute
- germane:
- Aleute
- hungare:
- aleut
- katalune:
- aleuta
- ruse:
- алеут
Aleutaj Insuloj,
Aleuta Insularo
serĉi 'Aleutaj Insuloj'
serĉi 'Aleuta Insularo'
[aleut.A0ajInsuloj]
- [aleut.A0ajInsuloj.GEOG]
Ĉeno el proks. 70 vulkandevenaj insuloj inter Kamĉatko kaj
Alasko, arke limanta la Beringan
Maron desude en la Norda Pacifiko:
Aleuta paserkulo reproduktiĝas en la Aleuta Insularo kaj okcidenta Alasko
[3].
- angle:
- Aleutian Islands
- beloruse:
- Алеуцкія астравы
- france:
- îles Aléoutiennes
- germane:
- Aleuten
- hungare:
- Aleut-szigetek
- katalune:
- Illes Aleutianes
- ruse:
- Алеутские острова
Rim.:
Laŭ PIV1, „Aleutoj“ estas la insuloj; vortojn por ties
indiĝenoj kaj ilia lingvo PIV ne provizas.
Kredeble PIV prenis la formon el la „Mondmapo“ (vd la
„Ĝeneralan Antaŭparolon“ de PIV, p. xvii).
„Aleutoj“ por la insuloj troviĝas ankaŭ en la
Poŝatlaso de la Mondo.
Tiu linio eble venas de Wüster, kiu aperigis „Aleutoj“n
por la insuloj kaj „Aleutanoj“n por la (indiĝenaj)
loĝantoj en sia Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana (1923).
Ĉiel ajn, tiu vortuzo estas senbezone kaj plurmaniere
maloportuna:
(1) ĝi estas malinternacia ‐ en la lingvoj kiuj serioze
traktas la aleutajn aferojn oni uzas la radikon etnonome;
(2) ĝi kreas ankoraŭ unu vorton sen formo ununombra, kio estas
malŝatata en Esperanto;
(3) ĝi estas fakte malĝusta, ĉar aleutoj loĝas ankaŭ en Rusujo
kaj Okcidenta Alasko.
[Sergio Pokrovskij laŭ informoj de Bertilo Wennergren]