1alegori/o JED alegorioserĉi 'alegorio' [alegor.0o] [alegor.0o.esprimo] Esprimo nerekta uzanta iun aferon por esprimi alian aferon per analogio: ili ja ĉiuj parolos pri li alegorion kaj mokan enigmon [1]; kiu eniras tra la pordo, tiu estas la paŝtisto de la ŝafoj, al tiu la pordisto malfermas […], tiun alegorion Jesuo diris al ili, sed ili ne komprenis […], Jesuo do diris denove al ili: mi estas la pordo, se iu tra mi eniras, tiu estos savita [2]; [li] ŝprucigis tiajn alegoriojn kaj kaŝitajn sencojn, ke ŝajnis, ke oni neniam divenos la veron [3]; alegorion […] en despotaj, diktatoraj reĝimoj [utiligas] por eldiri sian penson kaj, laŭ ebleco, eviti persekuton Ret ; malgaja fabelo, kiu alegorie priskribas la sorton de Ĉeĥoslovakio [4]. personigo1apologo, metaforo, parabolo2 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ĥabakuk 2:62. La Nova Testamento, Johano 10:63. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto tria4. La Ondo de Esperanto, 2004, № 1 (111) angle: allegory beloruse: алегорыя bulgare: алегория ĉeĥe: alegorie, jinotaj, podobenství ĉine: 喻 [yù] france: allégorie germane: Gleichnis, Allegorie hebree: אַלֵגוֹרִיָה hispane: alegoría hungare: allegória itale: allegoria japane: アレゴリー, 寓意 [ぐうい], 風諭 [ふうゆ], 寓意物語 [ぐういものがたり] katalune: al·legoria nederlande: allegorie pole: alegoria, przenośnia portugale: alegoria ruse: аллегория slovake: alegória, alegória, inotaj ukraine: алеґорія alegoriaserĉi 'alegoria' [alegor.0a] Rilata al alegorio, aperanta en formo de alegorio: ili starigis sur la [tombo] bierbotelon kun la kolo supren, kaj tio tute ne estis alegoria [5]. 5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kora sufero beloruse: алегарычны ĉeĥe: alegorický france: allégorique germane: gleichnishaft, allegorisch hebree: אַלֵגוֹרִיָה hispane: alegórico hungare: allegorikus itale: allegorico katalune: al·legòric nederlande: allegorisch pole: alegoryczny, o znaczeniu przenośnym portugale: alegórico ruse: аллегорический slovake: alegorický ukraine: алеґоричний administraj notoj