1aksiom/o JED aksiomoserĉi 'aksiomo' [aksiom.0o] 1.[aksiom.0o.FIL] Aserto nedemonstrita, sed evidenta per si mem: ili agas kvazaŭ ili scias ĉion ĉi, nomante ilin aksiomoj, ili supozas ke ne necesas pruvi tiujn aksiomojn […], ke temas pri evidentaĵoj [1]. postulato, dogmo 2.[aksiom.0o.MAT] [2] Aserto nedemonstrita, sed akceptata kiel bazo por konstrui teorion per rezonado: aksiomo pri apartigeco (la karakteriza eco de apartiga spaco); [ili] uzas kiel aksiomon ke numeroj estas paraj kaj neparaj [3]. la aksiomaro de arteorio; aksiomaro devas esti nedependa (neniu aksiomo rajtas esti logika konsekvenco de aliaj aksiomoj) kaj ne kontraŭdira (du malsamaj konsekvencoj de la aksiomoj ne rajtas esti inter si kontraŭdiraj). konjekto, postulato, premiso, teoremo 3.[aksiom.0o.KOMUNE] (figure) Ĝenerale akceptata aserto: la tre malnova aksiomo, ke ekzistas nenio certa en la mondo, efektiviĝis sur ŝi en tiu mezuro, en kiu ĝi estas vera Marta ; la juĝisto ne povis deteni miran ekkrion – ho! ho! […] estas ĉiam vera la aksiomo, kiu diras: „serĉu la virinon“ [4]; grandigo de la genta kaj lingva problemo […] estis la ĉefideo, kiun kun la lingvo akceptis kiel aksiomon la unuaj pioniroj de la nova lingvo [5]; vivo, onidire, povas ekzisti en neniu alia loko de la universo, kiom ajn vasta ĝi estas, tiu ĉi estas aksiomo, kvazaŭ laika dogmo, kiun neniu kaj nenio povas ŝanĝi [6]. maksimo, principo, sentenco Rim.: Laŭ BL: Prefere diru aserto, evidenta aserto, baza supozo. 1. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Ses2. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 63. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Ses4. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina5. Ernest Drezen: Zamenhof, La interna ideo de esperantismo6. Monato, Roberto Pigro: Kiel vi fartas, alimondanoj?, 2012 angle: axiom ~aro: axiomatic system, axiom system. beloruse: аксыёма bulgare: аксиома ĉeĥe: axiom, axioma, nepochybný předpoklad ĉine: 1. 公理 [gōnglǐ] 2. 公理 [gōnglǐ], 公理系統 [gōnglǐxìtǒng], 公理系统 [gōnglǐxìtǒng] france: axiome ~aro: axiomatique (subst.), système d'axiomes. germane: Axiom 1. unbewiesene Behauptung 2. Axiom ~aro: Axiomensystem. 3. Annahme, allgemein anerkannte Tatsache hebree: אַקסִיוֹמָה hispane: axioma itale: assioma japane: 公理 [こうり] katalune: axioma ~aro: conjunt d'axiomes. makedone: аксиома nederlande: axioma perse: اصل موضوع، بُنداشت pole: 1. aksjomat 2. aksjomat, pewnik ~aro: aksjomatyka, układ aksjomatów. 3. pewnik portugale: axioma ruse: аксиома ~aro: система аксиом. slovake: axióma, axióma, evidentná pravda, predpoklad svede: axiom ukraine: аксіома administraj notoj pri aksiom/o : Kiel oni diras "provizi per ~aro" ? [MB]