pri
~o 2.:
Ĉar la termino estas "evitinda" ĉi-sence, indus ne
aldoni tro da tradukoj kaj provi precizigi ĝian kampon.
Ŝajnas al mi, ke tiu senco estas paŭsaĵo de la
franca "académie", kiam aplikata al supera lernejo pri
certaj artoj, kiel videblas el la ekzemplo. Ĝi verŝajne
ne celas la anglalingvan "academy", kiam aplikata al la
universitata
mondo ĝenerale (kontraste kun la industria). Do laŭ mi la
tradukoj per "universitato" ne taŭgas.
[MB]
pri
~ano 2.:
Ĉar la termino estas "evitinda" ĉi-sence, indus ne
aldoni tro da tradukoj kaj proponi preferindan ekvivalenton.
Laŭ mi la tradukoj per "universitatano" ne taŭgas.
[MB]