10Adriatik/o PIV1 Adriatiko, Adriatika Maro serĉi 'Adriatiko' serĉi 'Adriatika Maro' [adriatik.0o] [adriatik.0o.GEOG] Maro inter la balkana kaj itala duoninsuloj, parto de Mezmaro: Jugoslavio interkonsentis pri landlimoj kun Italio, per kio precize estis difinita ankaŭ la mara limo en Adriatiko [1]; ilirianoj (prauloj de hodiaŭaj albanoj) regis longatempe Adriatikon de Istrio ĝis Ambrakio, antaŭ la tri iliriaj-romiaj militoj [2]; venetoj estas grupo da gentoj loĝintaj antikve en la norda marbordo de Adriatiko, nord-oriente de la rivero Po [3]; la partoprenantoj konatiĝis kun la Esperanto-Domo en Kostrena, vilao apud la Adriatika marbordo [4]. 1. Monato, Zlatko Tišljar: Mara koŝmaro2. Monato, Bardhyl Selimi: Navige tra prahistorio3. Monato, Sergeo Jurjiĉ: Interkontinenta ligo4. S. Štimec: Rijeka: Kongreso + Konferenco + Konsultiĝo, La Ondo de Esperanto, 2002:7 angle: Adriatic Sea beloruse: Адрыятыка, Адрыятычнае мора ĉeĥe: Adriatické moře, Jaderské moře, Jadran ĉine: 亚得里亚海 [yàděilǐyàhǎi], 亞得里亞海 [yàděilǐyàhǎi] france: Mer Adriatique germane: Adriatisches Meer, Adria hebree: אדריאטית japane: アドリア海 [アドリアうみ] pole: Adriatyk slovake: Adriatické more ukraine: Адріатичне море, Адріатика administraj notoj