abrazi/i PIV1 abraziiserĉi 'abrazii' [abrazi.0i] (malofte) (tr) [abrazi.0i.TEK] Frot-eluzi, skrap-eluzi: ni iru, ni iru! — li rediris kun malklara voĉo kaj piednuda ekmarŝis laŭ la abraziita ŝtonaro [1]. erozii, trivi, ŝlifi 1. E. Kumičić, trad. S. Rukelj: Surprizitaj nuptofestantoj, inko, 2001 angle: abrade, wear away beloruse: саскрабаць, сьціраць ĉeĥe: vymlít france: abraser germane: abschaben, abschleifen pole: ścierać, skrobać slovake: vymlieť abrazioserĉi 'abrazio' [abrazi.0o] [abrazi.0o.TEK] Eluzado, deprenado de surfacaj eroj per ripetaj frotoj, skrapoj, batetoj: en teĥniko abrazio estas ankaŭ ofte uzata en farado de diversaj aparatoj kaj iliaj detaloj por doni al ili necesan formon [2]. a) Erozio per frotado de movataj eroj en aero, akvo, glacio. b) Forskrapo de histo, ĉu pro vundiĝo, ĉu por kuraca celo. ablacio 2. Vikipedio, Abrazio, 2012-10-20 angle: abrasion beloruse: абразія france: abrasion germane: Abrasion 1.b Ausschabung pole: abrazja ukraine: абразія, вискрібання administraj notoj