Vurtembergo, Virtembergo
- De 12-a jc ĝis 1495, graflando de la Sankta Romia Imperio ĉe la rivero Nekaro, poste duklando kaj ekde 1806 ĝis 1871 reĝlando, poste membroŝtato de Germanujo, nun parto de Baden-Vurtembergo: en la Germana lando Vurtembergo, kie la akaciaj arboj tiel bele floras ĉe la landvojo […] troviĝas urbeto, nomata Marbach [1].
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malnova preĝeja sonorilo
- angle:
- Württemberg
- beloruse:
- Вюртэмбэрг
- ĉine:
- 符腾堡 [Fúténgbǎo], 符騰堡 [Fúténgbǎo]
- france:
- Wurtemberg
- germane:
- Württemberg
- japane:
- ビュルテンベルク州 [ビュルテンベルクしゅう]
- pole:
- Wirtembergia
- ukraine:
- Вюртемберґ
Badeno-Vurtembergo, Baden-Virtembergo, Badeno-Virtembergo
- Unu el la federaciaj ŝtatoj de Germanujo, situanta en la sudokcidenta parto kun regurbo Ŝtutgarto: la kristandemokratoj, kiuj jam de 57 jaroj regas en Baden-Vurtembergo, perdus sian kutiman plimulton [2]; grandaj urboj en Baden-Virtembergo estas Ŝtutgarto, Manhejmo, Karlsruho, Hajdelbergo, Frajburgo kaj Ulmo, la lando formiĝis en 1952 el Badeno, Virtembergo kaj Hohencolero; Vurtembergo enkondukis paragrafon en la leĝon, kiu malpermesas al instruistoj sintenon, kiu povus endanĝerigi religian neŭtralecon kontraŭ gepatroj kaj gelernantoj aŭ la pacon en lernejoj [3]; en Baden-Virtembergo la Socialdemokrata kaj Verdula Partioj reenkondukas la naŭjaran gimnazion [4]; konatecon atingis Günther Oettinger, iama ministroprezidanto de la germana federacia lando Badeno-Virtembergo, pro parolado antaŭ la Eŭropa Parlamento en Bruselo [5].
2.
Monato, Jomo Ipfelkofer: Volo de la popolo, 2010
3. Monato, Jomo Ipfelkofer: Kaptukoj kaj kapdoloroj
4. Monato, Franz-Georg Rössler: Pena pedagogio
5. Monato, Franz-Georg Rössler: Energie lernante
3. Monato, Jomo Ipfelkofer: Kaptukoj kaj kapdoloroj
4. Monato, Franz-Georg Rössler: Pena pedagogio
5. Monato, Franz-Georg Rössler: Energie lernante
- angle:
- Baden-Württemberg
- beloruse:
- Бадэн-Вюртэмбэрг
- bulgare:
- Баден-Вюртемберг
- ĉine:
- 巴登符滕堡州 [bādēngfúténgbǎozhōu], 巴登符腾堡 [bādēngfúténgbǎo], 巴登符騰堡 [bādēngfúténgbǎo]
- france:
- Bade-Wurtemberg
- germane:
- Baden-Württemberg
- hungare:
- Baden-Württemberg
- itale:
- Baden-Württemberg
- katalune:
- Baden-Württemberg
- nederlande:
- Baden-Württemberg
- perse:
- بادن-وورتمبرگ
- pole:
- Badenia-Wirtembergia
- svede:
- Baden-Württemberg