9viruso
- 1.
- Mikroorganismo kaŭzanta infektajn malsanojn ĉe animaloj, plantoj kaj bakterioj, ne povanta ekzisti sen gastiganta ĉelo kaj ne havanta propran metabolon: la baza vojo de infektado de narkotaĵemuloj estas la vasta aplikado de injektilo kune uzata kun personoj infektitaj de la viruso de aidoso [1]; kelkaj virusoj uzas ribonukleatan acidon por konservi la genetikan informon [2]; sur la supraĵo de la virusoj estas tubereca kovrilo, simila al krono aŭ korono [3]; la malsanulino ricevis kontraŭvirusajn medikamentojn [4]; (figure) eĉ la plej saĝaj kaj ekvilibraj homoj ne sukcesas eskapi la viruson de naciismo [5].
- 2.
- Komputila programo, kiu kapablas krei (ne necese tute indentajn) kopiojn de si mem kaj enigas tiujn en komputilajn dosierojn, sistemojn aŭ aliajn programojn; la kopio plej ofte mem havas la kapablon krei pliajn kopiojn: mian personan komputilon neniam trafis viruso, kvankam mi sendis kaj ricevis centojn da retpoŝtaj leteroj, bultenoj kaj cirkuleroj [6]; unu el la plej venenaj virusoj, kiujn mi ricevis, venis ene de listo de membroj de UEA [7].
1.
V. Lemelev: Novaj strategioj en
Rusio, Monato, 2001/05, p. 14
2. Steĉjo Norvell: Riboj, Monato, 2000/11, p. 16-17
3. Monato, Vladimir Lemelev: De kie venis kaj kial ĉesis netipa pneŭmonio?, 2005
4. Monato, Vladimir Lemelev: Batalo kontraŭ mortiga malsano, 2008
5. Uwe Joachim Moritz/Aldo de' Giorgi: Du opinioj, Monato, 2000/07, p. 4
6. Claude Rouget: Internet ne (tiom) malbonas, Monato, 1997/08, p. 15
7. Monato, Garbhan MacAoidh: Damnita komputilo! Diabla Interreto!, 2003
2. Steĉjo Norvell: Riboj, Monato, 2000/11, p. 16-17
3. Monato, Vladimir Lemelev: De kie venis kaj kial ĉesis netipa pneŭmonio?, 2005
4. Monato, Vladimir Lemelev: Batalo kontraŭ mortiga malsano, 2008
5. Uwe Joachim Moritz/Aldo de' Giorgi: Du opinioj, Monato, 2000/07, p. 4
6. Claude Rouget: Internet ne (tiom) malbonas, Monato, 1997/08, p. 15
7. Monato, Garbhan MacAoidh: Damnita komputilo! Diabla Interreto!, 2003
- angle:
- virus
- beloruse:
- вірус
- bretone:
- viruz
- bulgare:
- вирус
- ĉeĥe:
- virus
- ĉine:
- 病毒
- dane:
- virus
- eŭske:
- birus
- finne:
- virus
- france:
- virus
- galege:
- virus
- germane:
- Virus
- greke:
- ίος, μίασμα
- hebree:
- 1. נגיף 2. וירוס
- hispane:
- virus
- hungare:
- vírus
- ide:
- viruso
- indonezie:
- virus
- itale:
- virus
- japane:
- ウイルス [ういるす], ビールス
- katalune:
- virus
- nederlande:
- virus
- norvege:
- virus
- okcidentfrise:
- firus
- okcitane:
- virus
- perse:
- ویروس
- pole:
- wirus
- portugale:
- vírus
- rumane:
- virus
- ruse:
- вирус
- slovake:
- vírus
- svede:
- virus
- taje:
- 1. ไวรัส
- ukraine:
- вірус
kontraŭvirusilo
- Komputila programo kiu kontraŭas virusojn en komputilaj dosieroj, sistemoj aŭ aliaj programoj: la kontraŭvirusilo de Norton detruis kelkajn malpli gravajn virusojn kaj riparis du-tri difektitajn dosierojn: sur la plej gravajn ĝi ne efikis [8]; European Bernt Fix (aŭ Bernd) estas la unua kontraŭvirusilo en 1987 [9].
8.
Monato, Garbhan MacAoidh: Damnita
komputilo! Diabla Interreto!, 2003
9. Vikipedio, Kontraŭvirusilo, 2014-12
9. Vikipedio, Kontraŭvirusilo, 2014-12
- angle:
- antivirus
- beloruse:
- антывірусная праграма, антывірус
- bulgare:
- защита от вируси, вирусен скенер
- ĉine:
- 杀毒软件 [shādúruǎnjiàn], 殺毒軟件 [shādúruǎnjiàn], 杀毒 [shādú], 殺毒 [shādú], 防病毒 [fángbìngdú], 反病毒 [fǎnbìngdú], 杀软 [shāruǎn], 殺軟 [shāruǎn], 防毒軟件 [fángdúruǎnjiàn], 防毒软件 [fángdúruǎnjiàn]
- france:
- antivirus
- germane:
- Virenschutz
- hispane:
- antivirus, aplicación antivirus
- indonezie:
- antivirus
- itale:
- antivirus
- nederlande:
- antivirus-programma
- taje:
- โปรแกรมป้องกันไวรัส
kronviruso, koronviruso
- Iu el grupo de RNA-virusoj, kiuj kaŭzas malsanojn en mamuloj kaj birdoj kaj kies ekstera kovraĵo sub elektrona mikroskopo similas al krono aŭ korono; koronaviruso: la koronviruso, kaŭzanta netipan pneŭmonion, forte diferencas de antaŭe konataj tiaj virusoj [10]; komuniko de la IJK2020-teamo pri la kronviruso: „hieraŭ la itala junulara renkontiĝo IJF anoncis sian nuligon[…]“ [11]; la Monda Organizaĵo pri Sano anoncis la 11-an de marto ke la nova kronviruso estas pandemia [12].
10.
Monato, Vladimir Lemelev: De kie
venis kaj kial ĉesis netipa pneŭmonio?, 2005
11. Ĉefpaĝo - Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
12. Libera Folio: La viruso nuligas esperantistajn aranĝojn, liberafolio.org, 2020-03-14
11. Ĉefpaĝo - Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
12. Libera Folio: La viruso nuligas esperantistajn aranĝojn, liberafolio.org, 2020-03-14
- angle:
- coronavirus
- beloruse:
- каранавірус
- ĉeĥe:
- koronavirus
- ĉine:
- 冠状病毒
- dane:
- coronavirus
- eŭske:
- koronabirus
- finne:
- koronavirus
- france:
- coronavirus
- galege:
- coronavirus
- germane:
- Coronavirus
- hispane:
- coronavirus
- hungare:
- koronavírus
- indonezie:
- koronavirus
- itale:
- coronavirus
- katalune:
- coronavirus
- nederlande:
- coronavirus
- norvege:
- koronavirus
- okcidentfrise:
- coronafirus
- okcitane:
- coronavirus
- perse:
- کروناویروس
- pole:
- koronawirus
- portugale:
- coronavírus
- rumane:
- coronavirus
- ruse:
- коронавирус
- svede:
- coronavirus
- taje:
- โคโรนาไวรัส