*violon/o

*violono

1.
MUZ Kvarkorda arĉa kordinstrumento: en la kamparo aŭdiĝis gajaj sonoj de violono [1]; mi post unu horo bone povis teni la violonon kaj la arĉon kaj laŭ lia deziro ludis la notojn [2]; ne el ĉiu ligno oni faras violonon PrV ; se vi prenis la violonon, prenu ankaŭ la arĉon PrV .
2.
(figure) Ludanto, la voĉo, de violono en koncerto: la muzikantoj, harpo kaj violono, finis per plena akordo [3]; la violonoj malakorde pepis, penante agordiĝi al la mallertaj violonĉeloj Metrop ; ni aŭdas orkestron kaj kompreneble gitaron kaj violonon, kiuj en siaj soloj […] sonas perfekte [4].
angle:
violin, fiddle
beloruse:
скрыпка
bulgare:
цигулка
ĉeĥe:
housle, violina
france:
violon
germane:
Geige, Violine
greke:
βιολί
hispane:
violín
hungare:
hegedű
indonezie:
biola
itale:
violino
japane:
バイオリン
katalune:
violí
nederlande:
viool
pole:
skrzypce
portugale:
violino
ruse:
скрипка
slovake:
husle
ukraine:
скрипка

violoni

(tr)
Ludi violonon: li violonis en germana teatro de Pest [5]; (figure) la aŭtuna vento violonas tra la arboj.
angle:
play the violin
beloruse:
граць на скрыпцы
bulgare:
свири на цигулка
ĉeĥe:
hrát na housle
france:
jouer du violon
germane:
geigen
hungare:
hegedül
itale:
suonare con il violino
japane:
バイオリンを演奏する [ばいおりんをえんそうする]
katalune:
tocar el violí
nederlande:
viool spelen
pole:
grać na skrzypcach, skrzypać
ruse:
играть на скрипке
slovake:
hrať na husliach
ukraine:
грати на скрипці

violonisto

Profesia ludanto de violono: li tre honoris sinjoron Romeskaŭ, kiu estis, […] la plej fama violonisto de sia tempo [6]; ili rigardis al la koncertmajstro (la unua violonisto), kaj ĉio pluiris glate [7]; de violonisto ŝteli lian unikan violonon aŭ de reĝo lian kronon estis tute alie ol preni monon el kaso [8]; (figure) Trifoje kriis kreko, herb-violonisto, ⫽ El marĉoj lin sekundas botaŭro, basisto [9]; la violono sonas mizerege, ĉar la violonisto ĝemis pro doloro en la mano [10].
6. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
7. Monato, Julia Sigmond: Georgo, 2011
8. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Senĉesa Rakonto
9. Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro VIII.
10. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, 3. La eŭrope edukita homo.
angle:
violonist
beloruse:
скрыпач
france:
violoniste
germane:
Geiger
japane:
バイオリニスト, バイオリン奏者 [バイオリンそうしゃ]

aldviolono

MUZ Violono, intera inter ordinara violono kaj violonĉelo: jam kiel etulino Elfriede devis okupiĝi pri pluraj muzikinstrumentoj: piano, fluto, gitaro, violono kaj aldviolono [11]; arĉa kvarteto estas muzika ensemblo de kvar arĉaj instrumentoj ‐ kutime du violonoj, aldviolono kaj violonĉelo [12].
beloruse:
альт (інструмэнт)

administraj notoj

~i: Mankas dua fontindiko.