vegano
- Homo kiu evitas kiel eble ĉiajn formojn de ekspluato kaj krueleco al bestoj, ĉu por manĝaĵo, ĉu por vestaĵoj, ĉu por iu ajn alia celo: sciencistoj volas studi kvaliton de la lakto de veganinoj, kiuj mamnutras[1]; plie Nori alportis multajn ĉinajn nudelojn kun supo por veganoj[2]; mi fariĝis vegano en Julio pasintjare[3]. vegetarano.
1.
Esperantista vegetarano, jaro 1987, numero 4, p. 17
2. Francesco Maurelli: Esperantista vegetarano, jaro 2007, p. 37
3. Bertilo Wennergren: vortaro-blogo, komento
2. Francesco Maurelli: Esperantista vegetarano, jaro 2007, p. 37
3. Bertilo Wennergren: vortaro-blogo, komento
- angle:
- vegan
- beloruse:
- вэган
- ĉeĥe:
- vegan, vegetarián odmítající i vejce a mléko
- ĉine:
- 純素食者 [chúnsùshízhě], 纯素食者 [chúnsùshízhě]
- germane:
- Veganer, Veganerin
- hispane:
- vegetariano
- nederlande:
- veganist
- pole:
- weganin
- portugale:
- vegano
- slovake:
- vegán
- svede:
- vegan
vegana
- Konforma al doktrino ne ekspluati aŭ kaŭzi kruelecon al bestoj: ĉu la vegetara kaj vegana nutraĵoj disponigas al la homo sufiĉe da proteinoj? [4]; ili sen scio asertas stultaĵojn pri Esperanto, pri vegana manĝaĵo [5]; la veganaj kondomoj ne havas kazeinon, kio estas laktoderivaĵo, ĉar la vegana filozofio malakceptas ajnan bestan ekspluatadon [6]. vegetara.
4.
Stano Marĉek: Esperantista vegetarano, jaro 1989, numero 2, p. 6
5. La perdita generacio: albumo "eksenlime", kanto "la pasinta generacio"
6. Andy Hernández: Ĉu veganaj kondomoj? Certe jes!, VeganArto, 2017-08-11
5. La perdita generacio: albumo "eksenlime", kanto "la pasinta generacio"
6. Andy Hernández: Ĉu veganaj kondomoj? Certe jes!, VeganArto, 2017-08-11
- angle:
- vegan
- beloruse:
- вэганскі
- ĉine:
- 純素食 [chúnsùshí], 纯素食 [chúnsùshí], 全素 [quánsù]
- germane:
- vegan
- hispane:
- vegetariano
- nederlande:
- veganistisch
- pole:
- wegański
- svede:
- vegansk
veganismo
- Vivmaniero per kiu oni evitas kiel eble ĉiajn formojn de ekspluato kaj krueleco al bestoj: aperas pri vegetarismo kaj veganismo multaj publikigaĵoj [7]; veganismo estas ofte konata kiel pura aŭ radikala vegetarismo [8]. vegetarismo.
- angle:
- veganism
- beloruse:
- вэганства
- ĉeĥe:
- veganismus
- ĉine:
- 純素食主義 [chúnsùshízhǔyì], 纯素食主义 [chúnsùshízhǔyì]
- france:
- végétalisme
- germane:
- Veganismus
- hispane:
- vegetarianismo
- hungare:
- veganizmus
- nederlande:
- veganisme
- pole:
- weganizm
- portugale:
- veganismo
- slovake:
- vegánstvo, vegánizmus
- svede:
- veganism