*vasalo
- 1.
- Feŭdulo: la „imperiestro“ disdonis feŭdojn al siaj lin obeantaj vasaloj [1]; nun mi loĝas en arbaro, / ŝtelas, rabas pro neceso, / kaj dividas ĉion inter / mi kaj miaj dek vasaloj [2]; ne ekzistis tie unu sola Etiopio, sed granda amaso de neordigitaj homoj, kaj tial hodiaŭ ili estas niaj vasaloj [3]; en 1615 Hasekura Cunenaga, vasalo de Date Masamune, potenca daimio en la nord-orienta Japanio, marveturis tra Meksiko al Hispanio kaj Vatikano, kie lin aŭdience ricevis la papo Paŭlo la 5a [4].
- 2.
- (figure) Regno, ŝtato plene dependanta de alia; vasalŝtato: Israelo restas vasalo de Vaŝingtono, kiu detruas Irakon kaj nun preparas Israelon por bategi Iranon [5].
1.
Zlatko Tišljar: Post morto -- nova sorto, Monato, 2000/04, p. 10
2. trad. P.-J. Doumen: Karlo kaj Elegasto, 2012
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
4. Monato, Isikawa Takasi: Sekretaj kristanoj, ĉu veraj kristanoj?
5. Monato, Husejn Al-Amily: Israelo 60-jara (4)
2. trad. P.-J. Doumen: Karlo kaj Elegasto, 2012
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVIII
4. Monato, Isikawa Takasi: Sekretaj kristanoj, ĉu veraj kristanoj?
5. Monato, Husejn Al-Amily: Israelo 60-jara (4)
- angle:
- 1. vassal
- beloruse:
- 1. васал 2. васал, халуй
- bretone:
- 1. gwaz (dindan un aotrou)
- ĉeĥe:
- 1. leník, man, vazal
- ĉine:
- 2. 属国 [shǔguó], 屬國 [shǔguó], 諸侯國 [zhūhóuguó], 诸侯国 [zhūhóuguó]
- france:
- 1. vassal
- germane:
- 1. Vasall, Lehnsmann 2. Vasallenstaat, Satellitenstaat
- greke:
- 1. υποτελής
- hungare:
- 1. hűbéres, vazallus
- japane:
- 家臣 [かしん], 臣下 [しんか]
- katalune:
- 1. vassall
- nederlande:
- 1. vazal
- perse:
- 1. واسال، خراجگزار
- pole:
- wasal, podwładny
- portugale:
- 1. vassalo
- ruse:
- 1. вассал
- slovake:
- 1. vazal, závislá osoba
- ukraine:
- васал