valono
- Franclingva enloĝanto de la belga regiono Valonujo: la Flandroj kaj Valonoj kunlaboris en la nederlandlingvaj resp. franclingvaj laboristaj Esperanto-asocioj [1]; politikistoj plu diskutu kaj decidu, rapide por ne lasi Belgion sen registaro, tio malbonas por ĉiuj belgoj, ĉu valonoj, ĉu bruselanoj, ĉu flandroj [2]; eĉ se la bildo de la diligenta flandro kaj la pigra valono estas nejusta karikaturo, tamen statistikoj montras, ke samaj leĝoj kaj reguloj en la nordo kaj la sudo de la lando estas aplikataj laŭ malsamaj kriterioj [3]; ekde 1830 (la jaro de la kreo de Belgio) ĝis pli-malpli 1960 tiu lando pliampleksiĝis precipe pro la valonoj, kiuj tiam estis la plej riĉaj [4]; flandroj en multaj aspektoj diferencas de nederlandanoj kaj valonoj ne tro similas al francoj [5].
1.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
2. Monato, Paŭl Peeraerts: Separismo ne, egalrajteco jes, 2007
3. Monato, Guido Van Damme: Lando disfalos, 2007
4. Monato, Paŭl Peeraerts: Separismo ne, egalrajteco jes, 2007
5. Monato, Eddy van den Bosch: Ĉu Flandrio kaj Valonio divorcu?, 2007
2. Monato, Paŭl Peeraerts: Separismo ne, egalrajteco jes, 2007
3. Monato, Guido Van Damme: Lando disfalos, 2007
4. Monato, Paŭl Peeraerts: Separismo ne, egalrajteco jes, 2007
5. Monato, Eddy van den Bosch: Ĉu Flandrio kaj Valonio divorcu?, 2007
- angle:
- Walloon
- beloruse:
- валён
- france:
- Wallon
- germane:
- Wallone
- hispane:
- valón
- hungare:
- vallon
- japane:
- ワロン人 [ワロンじん]
- katalune:
- való (subst.)
- nederlande:
- Waal
- perse:
- والُن، والون
- pole:
- Walończyk
- portugale:
- valão
- ruse:
- валлон
- ukraine:
- валлон
10valona
- Rilatanta al valonoj, ilia regiono kaj kulturo: la valonan ni pritraktas en la ĉapitro pri la franca literaturo [6]; la valona parto [de Belgio] entenas la iaman princepiskopujon Lieĝo, la graflandojn Namuro kaj Henegovio kaj parton de la duklando Luksemburgio [7]; la valona flago enhavas ruĝan kokon sur flava fono [8]; disigŝablonoj por 41 lingvoj, inkluzive la francan, kanadan francan kaj valonan francan [9]; valonaj politikistoj misregis, ili disperdis la riĉaĵojn de ĉiuj, ili ne faris la bonajn decidojn pri la ekonomia bonstato de Belgio, kaj nun Valonio estas ekonomia dezerto [10].
6.
Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
7. Monato, Paŭl Peeraerts: Separismo ne, egalrajteco jes, 2007
8. Monato, Garbhan Macaoidh: Flagoj: fenestro al vasta mondo, 2004
9. Monato, Por lingvemaj komputilemuloj..., 95/06
10. Monato, Paŭl Peeraerts: Separismo ne, egalrajteco jes, 2007
7. Monato, Paŭl Peeraerts: Separismo ne, egalrajteco jes, 2007
8. Monato, Garbhan Macaoidh: Flagoj: fenestro al vasta mondo, 2004
9. Monato, Por lingvemaj komputilemuloj..., 95/06
10. Monato, Paŭl Peeraerts: Separismo ne, egalrajteco jes, 2007
- angle:
- Wallonian
- beloruse:
- валёнскі
- france:
- wallon
- germane:
- wallonisch
- hungare:
- vallon
- japane:
- ワロンの, ワロン語の [ワロンごの]
- katalune:
- való (adj.)
- nederlande:
- Waals
- perse:
- والونی
- pole:
- waloński
- portugale:
- valão
- ruse:
- валлонский
- ukraine:
- валлонський
10Valonujo
- La suda franclingva kaj parte germanlingva regiono de Belgujo, konsistanta el la provincoj Lieĝo, Namuro, Henegovio, Luksemburgo kaj Valona Brabanto: kio okazus, se tiuj regnoj estus nomataj Flandrujo aŭ Valonujo por difini la tutan landon anstataŭ nur parton de ĝi! centmiloj da homoj sentus ofendon pro nura vorto [11]; José Happart iĝis konata en la okdekaj jaroj kiel valona gvidanto la regiono Voer, grupo de ses flandraj vilaĝetoj kiujn li volis aneksi al Valonujo [12]. Valonio
- angle:
- Wallonia
- beloruse:
- Валёнія
- bulgare:
- Валония
- ĉeĥe:
- Valonsko
- ĉine:
- 瓦隆 [wǎlóng]
- finne:
- Vallonia
- france:
- Wallonie
- germane:
- Wallonien
- hispane:
- Valonia
- hungare:
- Vallónia
- katalune:
- Valònia
- nederlande:
- Wallonië
- perse:
- والونیا
- pole:
- Walonia
- portugale:
- Valônia
- ruse:
- Валлония
- slovake:
- Valónsko