tuĉ/o

tuĉo PIV1

Inko farita el fumnigro: mi ekhavis la ideon montri al la junulino […] etan desegnon faritan per tuĉo, kiu hazarde kuŝis en mia biletujo [1]; li eĉ [vidis] ŝiajn brovojn, kiuj formis du delikatajn, kvazaŭ per tuĉo desegnitajn arkojn super ŝiaj orkoloraj okuloj [2]; la skribo de ĉinaj signoj komence okazis per tuĉo sur lignotabuloj [3]. SIN:ĉina inkoVD:bistro
1. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, La Tuĉdesegno
2. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Flugo al la Ebura Turo
3. Vikipedio, Ĉina skribo
angle:
carbon ink, Chinese ink
beloruse:
туш (фарба)
germane:
Tusche
hungare:
tus(tinta)
japane:
[ぼく], 墨汁 [ぼくじゅう]
nederlande:
Oostindische inkt
pole:
tusz
portugale:
nanquim (tinta)
ruse:
тушь
svede:
tusch
ukraine:
туш

tuĉi

1.
Desegni aŭ skribi per tuĉo: nokte nigra, nigra kest' tuĉita [4].
2.
=lavumiVD:retuŝi
4. Jozefo E. Nagy: Japaneske, Penseo N-ro 244, Feb. 2012
beloruse:
тушаваць, маляваць тушшу
germane:
1. mit Tusche schreiben 2. tuschen
hungare:
1. tussal ír, tussal rajzol 2. elmos (árnyal), lavíroz (árnyal), árnyal
japane:
墨でかく [すみでかく], 薄く塗る [うすくぬる]
nederlande:
1. met Oostindische inkt schrijven
pole:
1. rysować tuszem, kreślić w tuszu
ruse:
1. тушевать 2. затушёвывать
svede:
1. rita eller skriva med tusch
ukraine:
малювати тушшю, тушувати, затушовувати

administraj notoj

~i: Mankas dua fontindiko.