traŭmato, traŭmo
- 1.
- Hista damaĝiĝo kaŭzita per deekstera influo meĥanika, termika, ĥemia aŭ radia: ŝokego en sporto ‐ pro traŭmato de la kapo, ricevita dum piedpilka matĉo [1]; la traŭmatita kapo – post serioza observado sur ĝi estis bone videbla postsekvo de tiu bato – ne permesis al la paciento rapide rekonsciiĝi [2]; nuntempe ili postvivas multe pli gravajn vundojn, ekzemple membrojn amputitajn kaj traŭmatajn brulvundojn [3].
- 2.
- Sekvoj de perturba emocia ŝokego: ofte intermiksiĝas venĝemaj sentoj de tiuj, kiuj suferis psikajn traŭmatojn aŭ eĉ perdis proksimulojn [4]; el la vundo (la traŭmo, se vi preferas fakĵargoni) […] mi neniam resaniĝis [5]; la rakontanto resaniĝas de traŭmato, kaŭzita de lia terura sperto de atako dum lia infaneco [6]; (figure) Usono, kiu ja havis sian traŭmaton pro Vjetnamio kaj ĉirkaŭ ĝi kreis propran memor-kulturon [7].
1.
G. Arosev: Tragika morto de golulo, Monato, 2001/11, p. 11
2. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Ĉu sorto ...
3. Monato, Roland Thibault: Nombro de militistaj invalidoj kreskas
4. W. Schad: Al pli justa mondo, Monato, 2000/9, p. 7
5. Claude Piron: La bona lingvo, p. 9a
6. Monato, Miland Joshi: Nevideblaj mondoj
7. Monato, Stefan Maul: Postmilite
2. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Ĉu sorto ...
3. Monato, Roland Thibault: Nombro de militistaj invalidoj kreskas
4. W. Schad: Al pli justa mondo, Monato, 2000/9, p. 7
5. Claude Piron: La bona lingvo, p. 9a
6. Monato, Miland Joshi: Nevideblaj mondoj
7. Monato, Stefan Maul: Postmilite
- angle:
- trauma, traumatism 2. psychological trauma, mental trauma , psychotrauma
- beloruse:
- траўма
- bulgare:
- травма
- ĉine:
- 2. 心理创伤 [xīnlǐchuāngshāng], 心理創傷 [xīnlǐchuāngshāng]
- france:
- traumatisme
- germane:
- 1. Gehirnerschütterung 2. seelische Erschütterung, Trauma, Psychotrauma
- hispane:
- trauma
- hungare:
- sérülés, trauma, lelki megrázkódtatás 1. sérülés, trauma 2. trauma, lelki megrázkódtatás
- itale:
- trauma
- katalune:
- trauma
- nederlande:
- trauma
- perse:
- 1. آسیب، جراحت 2. ضربهٔ روحی
- pole:
- 1. uraz 2. uraz psychiczny
- portugale:
- trauma 1. traumatismo
- ruse:
- травма
- ukraine:
- травма