10tamil/o LanLin , tamul/o PIV1

10tamilo, tamulo

Ano de hinda popolo vivanta precipe en Tamilujo kaj Srilanko: tendarestro pravigas la amasan malliberigon de la tamiloj [1]; inverse, malajaj kaj tamilaj infanoj studas en ĉina lernejo kie ili lernas la ĉinan, malajan kaj anglan [2]; la tamuloj en la suda parto de Hindio kaj tiuj en Srilanko apartenas al la sama gento [3].
1. C. Gouverneur, trad. J.-M. Cash: La granda konsterno de la tamiloj en Srilanko, Le Monde diplomatique, 2010-08-01
2. Chan Sook Wai: Multlingveco, Monato, 1994/01, p. 21
3. -: Srilanko sur malfacila vojo al paco, Ĉina Radio Internacia, 2009-04-22
beloruse:
таміл
ĉine:
泰米尔人 [tàimǐěrrén], 泰米爾人 [tàimǐěrrén], 泰米尔 [tàimǐěr], 泰米爾 [tàimǐěr]
france:
tamoul (subst.)
germane:
Tamile
hispane:
tamil
japane:
タミル人 [タミルじん]
pole:
Tamil
ukraine:
таміл

10tamila

Rilata al tamiloj, ilia lingvo, Tamilujo: Unesko-Kuriero estas nun (1973) publikigata en la angla, franca, hispana, […] hinda, tamila, hebrea, persa [4]; malajaj kaj tamilaj infanoj studas en ĉina lernejo kie ili lernas la ĉinan, malajan kaj anglan [5]; en Azio la verb-lasta tipo regas en la hinda subkontinento, ĉar al ĝi apartenas ne nur la hindia, la bengala kaj ĉiuj arjaj lingvoj de Hindujo, sed ankaŭ la tamula, la malajalama kaj la ceteraj dravidaj lingvoj [6].
beloruse:
тамільскі
germane:
tamilisch

10Tamilujo, Tamillando NePiv

GEOG Gubernio en la sudorienta parto de Hindujo; Tamilnado: en Tamilujo […] oni uzas sekajn bananajn foliojn por paki solidajn nutraĵojn kaj kiel tasojn por likvaj [7]; lingvaj problemoj en Tamillando [8].
7. -: Banano, Vikipedio, 2025-01-16
8. F. Übleis: Sprachprobleme in Tamil Nadu, Language Problems and Language Planning, 1977 (1:3), p. 153a–165a
beloruse:
Тамілнад
ĉine:
泰米尔纳德邦 [tàimǐěrnàdébāng], 泰米爾納德邦 [tàimǐěrnàdébāng]
france:
Tamil Nadu
germane:
Tamil Nadu
hispane:
Tamil Nadu
pole:
Tamilnadu

administraj notoj